Kanalo de Opatovice
Kanalo
La kanalo de Opatovice
La kanalo de Opatovice
La kanalo de Opatovice
kanalo Q12048126 [+]

LandoĈeĥio
Koordinatoj50° 9′ 47″ N, 15° 48′ 33″ O (mapo)50.16305611111115.809166944444Koordinatoj: 50° 9′ 47″ N, 15° 48′ 33″ O (mapo)

Kanalo de Opatovice (Ĉeĥio)
Kanalo de Opatovice (Ĉeĥio)
DEC
Kanalo de Opatovice
Kanalo de Opatovice
Map
Kanalo de Opatovice
Vikimedia Komunejo:  Opatovický kanál [+]

50° 05′ 07″ N 15° 40′ 07″ O / 50.08528 °N, 15.66861 °O / 50.08528; 15.66861 (mapo) La Kanalo de Opatovice (ĉeĥe Opatovický kanál) estas artefarita porakva kanalo, troviĝanta en Ĉeĥio, en distrikto Pardubice. Ĝi komenciĝas antaŭ riverkluzo en Opatovice kaj post pli ol 32 kilometroj la akvo revenas denove en la riveron Elbo, post la vilaĝo Semín. La fluejo estis en tuta longeco kalfatrita per argilo.

Pro sia valoro ĝi estas proklamita kiel nacia monumento.

Proprecoj

  • Larĝeco de kanalo: de 2,5 m ĝis 15,0 m.
  • Mezaveraĝa profundo: 1,5 m
  • Altodiferenco inter enfluo kaj elfluo en Labe (Elbo) : 22 m
  • Hodiaŭa longeco de la kanalo: 32,69 km

Historio

La kanalo estas elstara mezepoka konstruaĵo, konstruita en la jaroj 14981521. Ĉe la komenco de historio de tiu ĉi kanalo estis jam monaĥoj de benedikta ordeno, kiuj en teritorio de la monaĥejo de Opatovice jam komence de la 11-a jarcento mastrumis tie grundon, fondis bienojn, vilaĝojn kaj ankaŭ fiŝlagojn. La monaĥejo estis dum husana tempo detruita kaj ankaŭ la laboraĵo de monaĥoj malprogresis. Principa ŝanĝo venis en la jaro 1490, kiam la bienegon aĉetis elstara nobelulo Vilhelmo el Pernštejn. Konstruanto de la kanalo estis fiŝmastro Kunát Dobřanský el Dobřenice. La kanalo ĉerpis akvon el la rivero Elbo kaj per la akvo provizis vastan reton de fiŝlagoj.

Utiligo

En linio de la kanalo estis konstruitaj muelejoj (en nombro 32), la kanalo provizis per akvo 256 fiŝlagojn. La akvo movigis ankaŭ segilojn. Nuntempe funkcias nur tri malgrandaj akvo-elektrejoj.

Sporto kaj turismo

Kun etaj obstakloj la kanalo estas traflosebla sur kanuojkajakoj laŭ la tuta longeco. Tamen akvosportistoj devas kalkuli pri granda nombro da malaltaj pontetoj kaj lokoj, kiujn eblas superi per kutima maniero. Ekde 1999 okazas tie ĉiujare en junio akvosporta aranĝo por publiko nomata "Haldy".

Laŭlonge de la kanalo, ĉirkaŭita de bela naturo, estis krome konstruita biciklovojo.

Pluaj konstruaĵoj sur la fluejo

Kluzpordetoj de Ždánice

regulas trafluantan kvanton de la akvo en la kanalo.

Enfluaj kluzpordetoj

por ĝis nun provizitaj fiŝlagoj-Pohránovský, Bohdanečský, po du de Zábranských, Nadýmač, Sopřečský kaj Buňkov.

Akvadukto Semín

krucaĵo de kanalo de Opatovice kun rivereto Sopřečský.

maldekstra

Eksteraj ligiloj

This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.