Kanada Parlamento
duĉambra parlamento
Komenco 1867 vd
Geografia situo 45° 25′ 31″ N, 75° 42′ 0″ U (mapo)45.425161540438-75.699928140411Koordinatoj: 45° 25′ 31″ N, 75° 42′ 0″ U (mapo)
Lando(j) Kanado vd
Sidejo Centre Block
Kanada Parlamento (Ontario)
Kanada Parlamento (Ontario)
DEC
Kanada Parlamento
Kanada Parlamento
Lokigo de Ontario en Kanado
Retejo Oficiala retejo
la centra bloko de la parlamentejo

La Parlamento de Kanado (angle Parliament of Canada, france Parlement du Canada) havas sian sidejon sur la parlamenta monteto (Parliament Hill) en Otavo, Ontario, sur klifo 50 metrojn alta super la rivero Otavo kaj la kanalo Rideau. La parlamento formale konsistas el tri partoj:

La parlamentejo konsistas el tri konstruaĵoj de gotika stilo. La Centra Bloko enhavas la Senaton de Kanado (kun 105 membroj) kaj la Ĉambron de Deputitoj de Kanado (kun 308 membroj). Supre staras la Turo de Paco, 92 metrojn alta, konstruita en 1927 por memori la finon de la Unua mondmilito. La turo havas kariljonon kun 53 kloŝojn.

La Orienta Bloko havas specialajn ĉambrojn, meblitajn kiel en la tempo de Sir John A. Macdonald. La Okcidenta Bloko havas komitatajn ĉambrojn kaj oficejojn. La Monteto de Parlamento ankaŭ havas superban okangulan bibliotekon.

La kunsidejo de la Senato de Kanado
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.