kultiva kanabo (Cannabis sativa) | ||||||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||||||
| ||||||||||||||||
kanabo Cannabis L. | ||||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj | ||||||||||||||||
La kanabacoj[2] (latine Cannabaceae) estas planta familio el la dukotiledonaj angiospermoj. Tiu familio apartenas al la ordo rozaloj (Rosales). Ĝi enhavas 8 genrojn kaj ĉirkaŭ 100 speciojn[1],[3]. Ĝia tipa genro estas kanabo[2].
En tiu familio, estas tre konataj genroj, kiel kanabo, humulo kaj celtido. Tiu lastas estas la plej ampleksa genro de la familio, kun ĉirkaŭ 70 specioj.
Taksonomio
La kanabacoj antaŭe estis en la ordo de urtikaloj, kiu nun klasigas en la rozaloj. La familio estas proksima al aliaj membrofamilioj de la malnova urtikala ordo, la morusacoj, urtikacoj, kaj ulmacoj.
Celtido estas malkiel la aliaj kanabacoj, ĉar ĝi estas alta arbo kaj ne estas dioika. Oni ankaŭe metis klasigis ĝin aŭ en la proksime parenca familio de la ulmacoj aŭ en aparta familio Celtidaceae; la Angiosperm Phylogeny Group lastatempe aldonis ĝin al la kanabacoj post genetika esplorado.
Laŭ World Flora Online kaj The Plant List (23 maj. 2020)[1],[3], jen ĉi-sube la listo de la akceptitaj taksonoj, kaj ties Esperantaj nomoj[4]:
Bildaro
- okcidenta celtido (Celtis occidentalis)
- masklaj floroj de lupolo (Humulus lupulus)
- inaj floroj de lupolo (Humulus lupulus)
- ina planto de lupolo (Humulus lupulus) kun preskaŭ maturaj fruktoj