Kampspirito. La bildo de Goria ML

Kampspirito (ruse полевик, полевой) en slava mitologio estas dajmono, rilatanta al agrikulturo kaj kreskigado de greno. Kampspiritoj ofte aspektas kiel malgrandaj kaj malbelaj homoj. Ili loĝas en grenaj kampoj kaj povas kaûzi sunfrapon al rikoltantoj dum la rikoltado. Ordinare ili aperas tagmeze. Kampspiritoj gardas grenajn kampojn kontraû malfeliĉo.[1]

Vidu ankaŭ

Referencoj

  1. ruse Славянская мифология (энциклопедический словарь). — М.: Международные отношения, 2002. Стр. 376-377.


This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.