Kamparanaj Batalionoj | ||
---|---|---|
gerila organizaĵo | ||
Komenco | 1941 vd | |
Lando(j) | Pollando vd | |
Kamparanaj Batalionoj (pole: Bataliony Chłopskie) – konspira armita organizaĵo de la pola popola rezisto nombranta ĉ. 170 milojn da homoj. Aganta en la Dua Mondmilito sur la teritorio de Ĝenerala Gubernio kaj Wielkopolska cele de protekto de polaj vilaĝoj antaŭ germana teroro kaj ekonomia ekspluatado. Post Pola Enlanda Armeo ĝi estis la plej granda pola subtera armita forto posedanta ĉ. 300 specialajn taĉmentojn, kiuj okupiĝis pri sabotado kaj batalagoj, kaj ties perdoj (ĝis malfondo marte 1945) egalis al ĉ. 7000 soldatoj.
El la agado
1940
17.08. Oni senarmigis 4 soldatojn de Wehrmacht rabantaj nutraĵon en distrikto Siedlecki akirante 2 fusilojn, 25 grenadojn, municion
1941
- 10.08. Grupo el areo Radzyń Podlaski forprenis de frakasita aviadilo de Luftwaffe radiostacion, malpezan maŝinpafilon kaj municion
1942
- 1.09. Taĉmento el Puławy bruligis germanan grenejon en Nałęczów - pripafita sur fervoja stacidomo retiriĝis
- 20.11. Taĉmento de KB el areo Łańcut detruis en Białobrzegi grandan laktejon
- 29.11. Komandejo de KB por Zamość-areo ordonis konstraŭstaron al "germana barbareco" dum komencita deportado - oni anoncis alarmon en subigitaj unuoj
1943
- 15.03. Taĉmento "Błyskawica" sur stacidomo Susiec (Distrikto Tomaszowski) ekbruligis trajnon veturantan al orienta fronto — 40 cisternojn kun benzino; "Ryś" frakasis en Modryń (distrikto Hrubieszów) gardejon de ukraina polico - 7 policanoj pereis, distrikta komandanto kaj lia ŝoforo, oni konkeris sen propraj perdoj 11 fusilojn kaj 20 grenadojn; "Wicher" el aero Stopnica (distrikto Busko) malarmigis komunuman polican arestejon liberigante 13 kamparanojn, enprizonigitajn pro nelivero de kontingentoj
- 13.08. Taĉmento el areo Puławy detruis dokumentojn en distrikta komunumo liberigante 5 kamparanojn arestitajn pro neliveritaj kontingentoj
- 18.08. En areo Sandomierz taĉmento de Kamparanaj Batalionoj senmovigis 5 draŝmaŝinojn
- 1.09. Plotono okupis fabrikon de najloj apud Zawiercie (sur enkorpigitaj terenoj)
- 10.10. Taĉmento de KB el areo Pińczów rompis ponton de etŝpura fervojo sinkigante 3 vagonojn kun greno - la trafiko estis rompita por unu semajno
- 14.11. Taĉmento de KB el Żółkiew-areo (nun en Lviva provinco) batalis kontraŭ la Ukraina Ribela Armeo, kelkaj banderanoj estis vunditaj, oni akiris armilojn
- 20.11. Taĉmento de Kamparanaj Batalionoj el Łańcut-areo detruis grandan laktouzinon, alia senarmiligis polican gardejon en Narol - pereis germana ĝendarmo kaj estis detruitaj komunumaj dokumentoj
- 26.11. Taĉmento de KB el areo Białystok elreligis trajnon - paŭzigita trafiko dum 36 horoj
1944
- 18.01. Lublinio: taĉmento de KB atakis du vilaĝojn setligitajn de germanaj koloniistoj (Ribelo de Zamość); alia taĉmento forreligis ferian trajnon, sed pro forta pripafo el la trajno retiriĝis, kaj en distrikto Hrubieszowski batalis kontraŭ taĉmento de kozakoj - 5 mortigis; el areo Gorlice kamparana taĉmento atakis 3 germanajn aŭtomobilojn kun soldatoj kaj armiloj - unu forbrulis, 2 estis damaĝitaj, pereis 3 germanoj kaj 2 partizanoj
- 14.02. Taĉmento de KB el Włodawa-areo frakasis monŝrankon forprenante 167 mil zlotojn, kaj KB de 140 partizanoj kun taĉmento de Landa Armeo tuttage batalis kontraŭ 350 soldatoj de Wehrmacht kaj polico en Zabłocie - germanoj retiriĝante postlasis 27 kadavrojn, mortfalis 6 partizanoj de KB, 4 vundiĝis
- 6.10. Soldatoj de Pola Enlanda Armeo, Kamparanaj Batalionoj kaj sovetaj partizanoj batalis kontraŭ germanoj en vilaĝo Żelazna
- 10.02. distrikto Sandomierz: taĉmento de KB akiris kelkajn fusilojn en ekloĝata de germanoj vilaĝo, la alia en distrikto Bialski batalis kontraŭ ĝendarmoj alivestitaj kiel partizanoj - unu pereis, du vundiĝis, aliaj fuĝis
Memorigo
La bataloj estis memorigitaj sur la Tombo de Nekonata Soldato en Varsovio.
Vidu ankaŭ
Bibliografio
- Janusz Gmitruk, Piotr Matusak, Jan Nowak, Kalendarium działalności bojowej Batalionów Chłopskich 1940-1945 (Kalendaro de batalagado de Kamaranaj Batalionoj en 1940-1945), Varsovio 1983.