Kampara komunumo (finne maalaiskunta, svede landskommun) estis antaŭe la plej ordinara komunumotipo de Finnlando. Ĝi fariĝis en 1865, kiam komencis ne-eklezia komuna administro en kamparo. Ĝi malaperis en 1977. Iuj kamparaj komunumoj en Finnlando havis nomon, kio konsistis el genitivo de najbara urbo aŭ kampurbo kaj maalaiskunta/landskommun. Estis ebla ankaŭ, ke komunumo, kies finna nomo inkludis la vorton maalaiskunta, havis svedan nomon, kio ne inkludis vorton landskommun. Nun plejparto de tiaj komunumoj estas ligita al najbara urbo.
Cetere parto de tiaj komunumoj estis perditaj profite al Sovetunio en la vintra milito de 1940 kaj tiuj komunumoj prenis novan nomon.
Kvankam la administra komunuma pozicio kampara komunumo malaperis en 1977, plu en 2000-aj jaroj iuj komunumoj de Finnlando laŭ tradicio havis tian nomon. La lasta komunumo, kiu havis tian nomon, estis Kampara komunumo de Jyväskylä.
Komunumoj, kiuj uzis vorton maalaiskunta/landskommun en sia nomo
- Kampara komunumo de Äänekoski, ligita al Äänekoski en 1969
- Kampara komunumo de Ekenäs, ligita al Ekenäs kaj Hanko (Hangö) en 1977
- Kampara komunumo de Heinola, ligita al Heinola en 1997
- Kampara komunumo de Helsinko, ŝanĝis sian nomon Vantaa en 1972
- Kampara komunumo de Hyvinkää, ligita al Hyvinkää en 1969
- Kampara komunumo de Hämeenlinna, ligita al Hämeenlinna, Vanaja kaj Renko en 1948
- Kampara komunumo de Iisalmi, ligita al Iisalmi en 1970
- Kampara komunumo de Ikaalinen, ŝanĝis sian nomon al Ikaalinen en 1977, kiam tute la komunumo fariĝis kampurbo kaj la pli eta loĝloko Ikaalinen, kiu apartenis al la komunumo, malaperis
- Kampara komunumo de Jyväskylä, ligita al Jyväskylä en 2009
- Kampara komunumo de Kajaani, ligita al Kajaani en 1977
- Kampara komunumo de Karis, ligita al Karis en 1969
- Kampara komunumo de Kemi, ŝanĝis sian nomon Keminmaa en 1979
- Kampara komunumo de Kemijärvi, ligita al Kemijärvi en 1973
- Kampara komunumo de Koivisto, perdita al Sovetunio en la vintra milito
- Kampara komunumo de Kokkola, ŝanĝis sian nomon al [Kokkola]] (Karleby) en 1927
- Kampara komunumo de Kuopio, ligita al Kuopio en 1969
- Kampara komunumo de Kristinestad, ŝanĝis sian nomon al Tjöck (finne Tiukka) en 1919, tiu estis alligita al Kristinestad/Kristiinankaupunki en 1973
- Kampara komunumo de Käkisalmi, perdita al Sovetunio en la Vintra milito
- Kampara komunumo de Lohja, ŝanĝis sian nomon al Lohjan kunta en 1978
- Kampara komunumo de Loimaa, ŝanĝis sian nomon al Loimaan kunta en 1978
- Kampara komunumo de Mikkeli, ligita al Mikkeli en 2001
- Kampara komunumo de Naantali, ligita al Naantali en 1964
- Kampara komunumo de Nurmes, ligita al Nurmes en 1973
- Kampara komunumo de Nykarleby, ligita al Nykarleby en 1969
- Kampara komunumo de Oulu, ŝanĝis sian nomon al Oulujoki en 1910
- Kampara komunumo de Pargas, ligita al Pargas en 1967
- Pedersöre (finne antaŭe Pietarsaaren maalaiskunta)
- Kampara komunumo de Pieksämäki, unuiginta kun Jäppilä kaj Virtasalmi Pieksänmaa en 2004
- Kampara komunumo de Pori, ligita al Pori en 1967
- Kampara komunumo de Porvoo, ligita al Porvoo en 1997
- Kampara komunumo de Rauma, ligita al Rauma en 1993
- Kampara komunumo de Rovaniemi, ligita al Rovaniemi en 2006
- Kampara komunumo de Seinäjoki, ligita al Seinäjoki en 1959
- Kampara komunumo de Sortavala, perdita al Sovetunio en la Vintra milito
- Kampara komunumo de Uusikaupunki, ligita al Uusikaupunki en 1969
- Kampara komunumo de Viipuri, perdita al Sovetunio en la Vintra milito.