Balatonfenyvesi Gazdasági Vasút (Kampara Fervojo de Balatonfenyves) | |||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
| |||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||
La fervojo en 2008, kun dizela lokomotivo C-50 | |||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||
Superrigardo | |||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||
Numero de linio | 39 | ||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||
Teknikaj trajtoj | |||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||
Longo | km | ||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||
Ŝpuro | 760 mm (Bosnia ŝpuro) | ||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||
Maksimuma rapideco | 25 km/h | ||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||
Stacioj de la fervojlinio | |||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||
Klarigoj
Klarigo:
| |||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||
La Kampara Fervojo de Balatonfenyves (hungare Balatonfenyvesi Gazdasági Vasút) estas hungara et-ŝpura kampa fervojo, kiu trafikas de Balatonfenyves ĉe lago Balatono. Ĝi estas tiel nomata "GV", hungare Gazdasági Vasút aŭ kampara/kampar-mastruma fervojo; tiajn fervojojn oni konstruis en la 19-a jarcento por ligi kamparajn bienojn al la stacioj de grandaj fervojoj.
Ĝis 2002 la fervojo de Balatonfenyves havis tri liniojn, al Somogyszentpál, Táska kaj Csiszta. Nun funkcias nur la linio al Somogyszentpál. La trakoj al Táska estis ŝtelitaj.
Situo
La fervojo komenciĝas proksime de la normal-ŝpura stacidomo de Balatonfenyves kaj iras suden al Imremajor. Tie la funkcianta linio debranĉiĝas okcidenten por iri al Pálmajor kaj Somogyszentpál. La du aliaj linioj plu iras suden kaj tiam turniĝas orienten, denove disbranĉiĝas direkte al Csiszta kaj Táska.
En Balatonfenyves ekzistas traktriangulo, kiu permesas la turnadon de lokomotivoj kaj vagonoj. La stacidomo situas ĉe unu el la tri lateroj de la triangulo.
En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Balatonfenyvesi Gazdasági Vasút en la hungara Vikipedio.