Kampalo | |
ĉefurbo | |
Lando | Ugando |
---|---|
Distrikto | Distrikto Kampalo |
Historia regiono | Bugando |
Memorindaĵoj | Bahaa domo de adorado, Moskeo Gaddafi |
Situo | Kampalo |
- alteco | 1 190 m s. m. |
- koordinatoj | 00° 18′ 49″ N 32° 34′ 52″ O / 0.31361 °N, 32.58111 °O (mapo) |
Areo | 189,0 km² (18 900 ha) |
Loĝantaro | 1 659 600 (2011) |
Denseco | 8 780,95 loĝ./km² |
Lagaro | Afrikaj Grandaj Lagoj |
Rifto | Granda Rifto |
Horzono | GMT (UTC+3) |
Loko de Monda heredaĵo de UNESKO | |
Nomo | Tomboj de bugandaj reĝoj en Kampalo |
Tipo de heredaĵo | kultura heredaĵo |
Jaro | 2001 (#25) |
Numero | 1022 |
Regiono | Afriko |
Kriterioj | i, iii, iv, vi |
Loĝantoj | Bantuoj |
Situo enkadre de Ugando
| |
Situo enkadre de Afriko
| |
Vikimedia Komunejo: Kampala | |
Retpaĝo: www.kcca.go.ug | |
Kampalo estas milionurbo, la ĉefurbo de Ugando.
Laŭ takso de 2005 la urbo havas 1.353.236 loĝantojn (censo de 2002: 1.208.544).
Geografio
Kampalo situas kelkajn kilometrojn de la Viktoria Lago. Ĝi distancas nur kelkdek kilometrojn de la ekvatoro. Ĝia alto super maro estas inter 1.155 kaj 1.189 metroj.
Historio
En 1890 Frederick Lugard konstruis ĉe Viktoria Lago fortikaĵon por la Brita Orient-Afrika Kompanio; ĉirkaŭ tiu fortikaĵo kreskis la urbo Kampalo. La nomo ekestis el la bantua nomo Kasozi ka empala (= antilopa/impala monteto). Inter 1900 kaj 1905 la urbo estis ĉefurbo de la brita protektejo Ugando. Post la sendependiĝo en 1962 ĝi reprenis la ĉefurbecon de la tiama ĉefurbo Entebbe.
Post la eksigo de diktatoro Idi Amin en 1979 grandaj partoj de la urbo estis detruitaj. Tial multaj domoj estas relative novaj.
Klimato
Kampalo havas tropikan klimaton, tamen la alteco faras ĝin pli malvarma, tial la temperaturo estas konstante 25-28 C'. En januaro estas la plej varma vetero. Jare pluvas po 1174 mm. En ĉiuj monatoj pluvas, sed precipe en novembro kaj inter marto-majo.
Famuloj
Vidindaĵoj
Nomportantoj
Pri Kampalo ankaŭ asteroido 1948 Kampalo estas nomita