Biologia klasado | ||||||||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
| ||||||||||||||||||||
Natura arealo
| ||||||||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj | ||||||||||||||||||||
La kampa hamstro aŭ eŭropa hamstro (latine Cricetus cricetus) estas la plej komuna specio el la genro Cricetus, parto de la subfamilio de hamstroj, kaj inter la hamstroj konsideriĝas specio "granda". Temas pri mamulo el la ordo de ronĝuloj, subordo de musuloj. Ĝi disvastiĝis en grenkampoj kaj kelkloke faris grandajn damaĝojn. Pro tio oni persekutis ĝin kaj ĝi estas nun endanĝerita.
Vivejo
Kampaj hamstroj origine hejmis en la stepoj de orienta Eŭropo kaj disvastiĝis okcidenten ĝis Belgio kaj orienten ĝis la rusia altaja regiono kaj la nordokcidento de Ĉinio. En Germanio arkeologoj trovis skeletojn de kampaj hamstroj, kiuj aĝas 2000 jarojn.
Vivmaniero
Kiel ĉiuj hamstroj, ĝi devas ofte kuri eĉ plurajn kilometrojn por ion trovi. Ĝiaj vangoj estas transformitaj al saketoj, en kiuj ĝi portas la manĝaĵon. Ĝi kuras reen al sia kavo, kie ĝi kolektas grandan provizon por la vintro, kiun ĝi tradormas. Sekve ankaŭ hejme bredataj oraj hamstroj dum la tago dormas kaj nokte kuras en karuselo (aŭ tra la ĉambro, se la posedanto permesas) por kuri kelkajn kilometrojn. Manĝaĵon ili metas en siajn vangajn saketojn kaj forportas al sia dometo. Laŭ ĉi tiu ilia kvalito estas ankaŭ la homaj avidado, avarado kaj ŝakrado nomataj hamstrado, precipe amasigado de provizoj pro timo al krizo, striko aŭ milito.
Hamstroj estas solemuloj, masklo kaj femalo renkontiĝas nur por pariĝo (inter majo kaj aŭgusto) kaj denove disiras. Gravedeco daŭras 20 tagojn, 4 ĝis 10 idoj estas mamnutrataj tri semajnojn. Post ses semajnoj ili sekse maturiĝas.