Kamill Fittler | |
---|---|
![]() Kamill Fittler | |
Persona informo | |
Naskiĝo | 30-an de oktobro 1853 en Tata |
Morto | 27-an de junio 1910 (56-jaraĝa) en Budapeŝto |
Tombo | Tombejo Farkasrét |
Ŝtataneco | Hungario |
Okupo | |
Okupo | arkitekto • artokritikisto |
Kamill Fittler, laŭ hungarlingve kutima nomordo Fittler Kamill estis hungara arkitekto, altlerneja instruisto.
Kamill Fittler [1] naskiĝis la 30-an de oktobro 1853 en Tata (Hungario), li mortis la 27-an de junio 1910 en Budapeŝto.
Biografio
Kamill Fittler frekventis mezlernejojn en sia naskiĝurbo, Buda, fine en Vieno. Li akiris arkitektan diplomon en Zuriko en 1874. Hejmenveninta li faris la kutiman ekzercadon apud Adolf Feszty, poste li plulernis en Vieno en 1876 de Viktor Rumpelmayer, inter 1876 — 1883 en Parizo. Li laboris en firmaoj de József Kauser en 1884, de Győző Czigler inter 1885— 1887. Li havis postenon ekde 1888 en la Hungara Muzeo pri Metia Arto, inter 1896-1910 li estis rektoro de la Industriarta Altlernejo. Ekde 1897 li redaktis industriartan revuon, sed li kontribuis ankaŭ en aliaj gazetoj. Li ricevis plurajn hungarajn premiojn, eĉ la francan Honoran legion.
Elektitaj arkitektaj planoj
- Ŝparkaso (Szekszárd)