Kamill Feleki | |
---|---|
Persona informo | |
Naskonomo | Feleki Kamill Tivadar |
Naskiĝo | 21-an de aŭgusto 1908 en Törökbálint |
Morto | 18-an de oktobro 1993 (85-jaraĝa) en Budapeŝto |
Tombo | Tombejo Farkasrét |
Ŝtataneco | Hungario |
Okupo | |
Okupo | aktoro • koreografo • dancisto • instruisto |
Kamill Feleki, laŭ hungarlingve kutima nomordo Feleki Kamill estis elstara hungara aktoro, voĉoaktoro.
Kamill Feleki naskiĝis la 21-an de aŭgusto 1908 en Törökbálint. Li mortis la 18-an de oktobro 1993 en Budapeŝto. Li eksterlande uzis pseŭdonimon Camillo Feleky.
Biografio
Kamill Feleki lernis aktoradon en Budapeŝto en privata lernejo de Szidi Rákosi. Li debutis en 1927. Inter 1929-1931 li eksterlande dancis tre profesie. Hejmenveninta li faris dancistajn rolojn en diversaj teatroj. Lia voĉo ofte estis aŭdebla en Hungara Radio, li faris la plej grandajn sukcesojn en operetoj. Li ricevis premion Kossuth en 1953, pli frue kaj poste ankaŭ kelkajn aliajn premiojn.
Roloj (elekto)
- 19 filmoj inter 1936-1989, ekzemple A tanítónő (La instruistino), 1945
- 11 televiziaj filmoj inter 1961-1984, ekzemple Csárdáskirálynő (Reĝino de ĉardaŝo), 1963
- diversaj teatraĵoj, ekzemple Imre Kálmán: Csárdáskirálynő (Reĝino de ĉardaŝo); Gergely Csiky: Nagymama (Avino); Károly Aszlányi: A hét pofon (Sep vangofrapoj)
Elektitaj disĉiploj
Fontoj
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.