Kamila Bártlová | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 5-an de februaro 1931 (93-jaraĝa) en Petrovice |
Lingvoj | Esperanto • ĉeĥa |
Ŝtataneco | Ĉeĥio |
Okupo | |
Okupo | esperantisto |
Kamila BÁRTLOVÁ (naskiĝis la 5-an de februaro 1931) estas ĉeĥa esperantistino.
Ŝi estas instruistino de elementa lernejo en la vilaĝo Okříšky apud Třebíč, kie ŝi gvidas infanan rondeton de Esperanto. Kun siaj infanoj ŝi partoprenas eksterlandajn ekskursojn kaj ankaŭ konkursojn de infanaj pentraĵoj (jam du internaciaj premioj). Ŝiaj artikoloj pri Esperanto aperis plurfoje en loka gazetaro.
Sub sia fraŭlina nomo Lampířová ŝi publikigas siajn poemojn ĉeĥlingvajn.
Poemoj
- Maminčina studánka (Puteto de mia panjo)
- Mamince (Al panjo)
- V mírových ulicích světa (En pacaj stratoj de la mondo)
- Věčně mírové nebe věčným milencům (Eterne pacan ĉielon por eternaj geamantoj)
- Hold polním květům (Omaĝo al kampaj floroj)
- Pouta (Katenoj)
- Náš čas (Nia tempo)
- Já viděla jsem (Mi vidis)
- Pohár vítězství míru (Pokalo de pacvenko 1987)
- Úvaha filosofická (Rezono filozofia)
- Přibyslavský čaroděj (Sorĉisto de Přibyslav)
- Provolání matky (Proklamo de patrino)
- Naše Vysočina (Nia Montetaro)
- Zachraňme život - mír - planetu (Ni savu la vivon - pacon - planedon)
Kelkaj ŝiaj poemoj aperis en Bulteno de EK Praha en esperantigo de Jaroslav Krolupper.
Fabeloj
- Maminčina pohádková studánka /La fabelputeto de panjo (2011, fabeloj, spegule ĉeĥe kaj Esperante)
Eksteraj ligiloj
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.