Sportista teamo de Kameruno en la Olimpikoj ekde la jaro 1964 ĝis inkluzive la olimpiko de 2020, pro la kronvirusa pandemio prokrastita el somero 2021, partoprenis en ĉiuj someraj eldonoj de la sporta evento. En vintraj olimpikoj nur en 2002 ĉeestis unusola kameruna partoprenanto.
La teamo ĝis la stato de 2021 sume atingis ekzakte 6 medalojn: Temas pri 3 oraj, arĝenta kaj 2 bronzaj medaloj. Per tio sume la teamo en ĉiuj olimpikoj havas la 83-an rangon.
Kunordigas la teamon la Kameruna Olimpika Komitato.
Eksteraj ligiloj
Vidu ankaŭ
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.