Kamerona Montaro estas unu el plej etenda montostacioj de Malajzio. Ties grando estas kvazaŭ kiel tiu de Singapuro, ĝi okupas areon de 712 km² en la Titivangsa Montaro.
Norde, ties limo tuŝas tiujn de Kelantano; okcidente, ĝi kunhavas parton de ties bordo kun Perako.
Situanta ĉe la nordokcidenta pinto de Pahango, la “Kameronoj” estas proksimume je 90 km el Ipoh aŭ je ĉirkaŭ 200 km el Kuala-Lumpuro. Ĝi estas la plej malgranda distriktaro en Pahango.
Ĝi konsistas el tri distriktoj, nome Ringlet (5,165 hektaroj), Tanah Rata (2,081 hektaroj) kaj Ulu Telom (63,981 hektaroj). Ties altoj gamas el 1100 m al 1600 m super marnivelo.
La areo havas diversan loĝantaron de pli ol 38,000 personoj. Ĝi konsistas el bumiputeroj (malajoj (7,321); aliaj (5,668)), malajĉinoj (13,099), malaj hindoj (6,988), nemalajoj (5,193), kaj aliaj (202).[1] Parolataj lingvoj estas malaja, mandarina, tamila kaj angla. Islamo, Budhismo, Taoismo, Hinduismo kaj Kristanismo estas la ĉefaj religioj.
Notoj
Eksteraj ligiloj
- Retejo de Kamerona Montaro
- Adresaro de Kamerona Montaro
- Oficiala retejo de Kamerona Montaro
- Oficiala retejo de Regiona Mediservo (R.E.A.C.H.)
- Jim Thompson, the Thai Silk King www.YouTube.com
- Jim Thompson: Down Memory Lane de Edward Roy De Souza
- SOLVED! The "Mysterious" Disappearance of Jim Thompson, the Legendary Thai Silk King Arkivigite je 2017-09-15 per la retarkivo Wayback Machine de Edward Roy De Souza
- Vetero