Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Kamenice |
Kamenice nad Lipou | |||
germane Kamnitz an der Linde | |||
urbo | |||
Urbanaj domoj en la placo | |||
|
|||
Oficiala nomo: Kamenice nad Lipou | |||
Ŝtato | Ĉeĥio | ||
---|---|---|---|
Regiono | Regiono Vysočina | ||
Distrikto | Distrikto Pelhřimov | ||
Administra municipo | Kamenice nad Lipou | ||
Historia regiono | Bohemio | ||
Montaro | Montetaro Křemešník | ||
Etŝpura fervojo | Fervojlinio Jindřichův Hradec - Obrataň | ||
Memorindaĵo | Kamenice nad Lipou kastelo | ||
Rivero | Kamenice | ||
Situo | Kamenice nad Lipou | ||
- alteco | 563 m s. m. | ||
- koordinatoj | 49° 18′ 07″ N 15° 04′ 39″ O / 49.30194 °N, 15.07750 °O (mapo) | ||
Areo | 31,53 km² (3 153 ha) | ||
Loĝantaro | 3 720 (2023) | ||
Denseco | 117,98 loĝ./km² | ||
Unua skribmencio | 1267 | ||
Horzono | MET (UTC+1) | ||
- somera tempo | MET (UTC+2) | ||
Poŝtkodo | 394 70 | ||
NUTS 3 | CZ063 | ||
NUTS 4 | CZ0633 | ||
NUTS 5 | CZ0633 548111 | ||
Katastraj teritorioj | 2 | ||
Partoj de urbo | 8 | ||
Bazaj setlejunuoj | 12 | ||
Situo enkadre de Ĉeĥio
| |||
Vikimedia Komunejo: Kamenice nad Lipou | |||
Retpaĝo: www.kamenicenl.cz | |||
Portalo pri Ĉeĥio | |||
Kamenice nad Lipou estas urbo en Ĉeĥio, situanta en Regiono Vysočina, distrikto Pelhřimov, ĉe la turisme alloga etŝpura fervojo Obrataň-Jindřichův Hradec. Vivas ĉi tie 3 720 loĝantoj (2023).
La najbaraj municipoj de la setlejo estas Žďár, Těmice, Lhota-Vlasenice, Vlčetínec, Častrov, Rodinov, Včelnička kaj Střítež (distrikto Pelhřimov).
La historia urbokerno estas proklamita kiel urba monumentzono.
Vidindaĵoj
- klasikisma kastelo (origine gotika burgo, renesance rekonstruita) - 1945-1988 servis kiel porinfana resanigejo, ekde 1998 publike tutjare alireblaj ekspozicioj de Artmetia muzeo Prago (arta forĝarto de la 16-a ĝis 20a jarcentoj kaj historiaj ludiloj) kaj de la urba muzeo (ekspozicio "Muzeo por ĉiuj sensoj")
- gotika preĝejo de Ĉiuj sanktuloj
- naskiĝdomo de muzikkomponisto Vítězslav Novák
- arbara tombejo Bradlo, ĉirkaŭ 1 km sude de la urbo, konsiderata kiel la plej bela en tuta Mezeŭropo, kaj tombeja kapelo de Sankta Maria Magdalena el 1348
- renovigita juda tombejo el la 19-a jarcento
Loĝantaro
Evoluo de nombro de loĝantoj
La datoj devenas el datumbazo de Vikidatumoj
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
1869 | 3 663 |
1880 | 3 546 |
1890 | 3 329 |
1900 | 3 265 |
1910 | 3 369 |
1921 | 3 194 |
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
1930 | 2 948 |
1950 | 2 958 |
1961 | 3 149 |
1970 | 3 451 |
1980 | 3 951 |
1991 | 4 202 |
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
2001 | 4 220 |
2014 | 3 847 |
2016 | 3 798 |
2017 | 3 791 |
2018 | 3 789 |
2019 | 3 766 |
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
2020 | 3 760 |
2021 | 3 603 |
2022 | 3 634 |
2023 | 3 720 |
Partoj de urbo
Kamenice nad Lipou havas ok partojn, kiuj situas sur du katastraj teritorioj (ĉiuj krom Pravíkov sur k. t. Kamenice nad Lipou):
Kulturaj aranĝoj
- tradicia tutsemajna festivalo dediĉita al ludiloj el naturmaterialoj "Hračkobraní"(Ludilrikolto)
Famaj personoj
En la urbo naskiĝis komponisto Vítězslav Novák (1870-1949)
Eksteraj ligiloj
- Fotogalerio de la urbo Arkivigite je 2008-01-17 per la retarkivo Wayback Machine
|
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.