Kamarati | |||
---|---|---|---|
| |||
municipo de Okcident-Bengalio • urbego | |||
Administrado | |||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 330 211 (2011) [+] | ||
Loĝdenso | 30 129 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 22° 40′ N, 88° 22′ O (mapo)22.6788.37Koordinatoj: 22° 40′ N, 88° 22′ O (mapo) [+] | ||
Alto | 15 m [+] | ||
Areo | 10,96 km² (1 096 ha) [+] | ||
Horzono | UTC+05:30 [+] | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Kamarhati [+] | |||
Kamarati bengale কামারহাটি estas urbego kaj municipo en orienta Barato, en subŝtato Okcidenta Bengalio, en distrikto Norda 24 Parganas. La urbego apartenas al Urbaro de Kolkato.
Demografio
En 2011 Kamarati havis 330 211 da loĝantoj kun legopovo 88%, signife pli alta, ol la tutlanda mezumo. En la 1950-aj jaroj loĝantaro de Kamarati atingis la internacian kvalifikon urbego (pli granda, ol cent mil).
Geografio
Kamarati situas laŭ la maldekstra bordo de rivero Hugli sur ebenaĵo en averaĝa alteco de 15 m super la marnivelo. La najbaraj komunumoj kontaktiĝas kun Kamarati. Panihati troviĝas 2, Ĥorda 5, Norda Dumdum kaj Balli po 6, Suda Dumdum, Dankuni kaj Barakpur po 8, Serampore 9, subŝtata ĉefurbo Kolkato 13, distrikta sidejo Barasat 14, Ĉandanagaro 21, Kaljani 33, tutlanda ĉefurbo Delhio 1298, Mumbajo 1667 kilometrojn (aere) .
Historio
Dum brita dominado la loko estis ripozejo de riĉuloj el Kalkuto. La sendependa Kamarati kreiĝis en 1899, sed jam pli frue ekzistis kiel aglomeraĵo. En 1947 la municipo travivis rapidan loĝantarkreskon, ĉar ondoj de hinduaj rifuĝintoj alvenis el Orienta Pakistano.
Ekonomio
Kamarati estas industria urbego. Dum la brita erao estis prilaborado de jutoj, el tio la teksa industrio evoluis. Baldaŭ ankaŭ aliaj industriaj uzinoj kaj fabrikoj ekfunkciis.
Eduko
En Kamarati pluraj altlernejoj funkcias.
Lingvoj
La oficialaj lingvoj en Kamarati estas la bengala kaj angla lingvoj.
Religio
En Kamarati vivas hinduoj (72%), poste islamanoj (27%), ceteraj malpli ol 1%.
Klimato
Laŭ klimato de Kamarati estas la sama, ol la proksima Kolkato.
Trafiko
Kamarati havas trairan fervojan linion inter Kaljani kaj Kolkato kun 2 stacidomoj. La vojoj aŭ stratoj kontinue daŭriĝas al Khardaha, Panihati, Norda Dumdum kaj Borahonogur. La rivero ĉi tie ne havas ponton, eble pramoservon. La plej proksima flughaveno (ankaŭ internacia) funkcias malantaŭ Norda Dumdum.
Vidindaĵoj
- pluraj preĝejoj
Fontoj
- WikiTrans
- Vojo
- Placo
- Meza parto de templo
- Polico
- Hospitalo