Kamĉatko | |
ruse Камчатка | |
duoninsulo | |
Valo de gejseroj | |
Oficiala nomo: Камчатка | |
Ŝtato | Rusio |
---|---|
Teritorio | Siberio |
Montaro | Mezkamĉatka dorsmontaro |
Administra divido | Korjakio, Kamĉatka provinco |
Urboj | Viljuĉinsko, Kluĉi, Jelizovo |
Naturmemorindaĵo | Valo de gejseroj |
Rivero | Kamĉatko |
Ĉefurbo | Petropavlovsk-Kamĉatskij |
Plej alta punkto | |
- situo | Vulkano Kljuĉevskaja |
- alteco | 4 835 m s. m. |
Longo | 1 250 km (777 mi) |
Larĝo | 470 km (292 mi) |
Areo | 472 300,0 km² (47 230 000 ha) |
Akvoj | Oĥotska Maro, Pacifiko |
Vulkanoj | Vulkanoj de Kamĉatko |
Animalaro | Bruna urso |
Horzono | UTC (UTC+12) |
Loko de Monda heredaĵo de UNESKO | |
Nomo | Valo de la gejseroj |
Situo enkadre de Rusio
| |
Topografio de la duoninsulo Kamĉatko
| |
Vikimedia Komunejo: Kamchatka | |
Kamĉatko (ruse Камчатка [kamĉatka]) estas duoninsulo en la orientazia parto de Rusio. Ĝis la jaro 2007 ĝi konsistis el la aŭtonoma distrikto Korjakujo en la nordo kaj Kamĉatka provinco en la sudo, kiuj tiam unuiĝis al unueca kamĉatka regiono. Ĝi estas 1 250 km longa kaj grandas je 472 300 km². Ĝi troviĝas ĉe la Pacifiko kaj apartigas la marojn Beringa (oriente) kaj Oĥotska (okcidente). Inter la duoninsulo kaj la Pacifiko troviĝas la abismo Kuril-Kamĉatko profunda je 10 500 m.
Vulkanoj kaj aliaj geografiaj elementoj
La centra valo kaj rivero Kamĉatko estas ĉirkaŭataj de ĉeno da 160 vulkanoj el kiuj 29 ankoraŭ vivas. Same tiu duoninsulo estas trapasata de kelkaj montaroj el kiuj la plej alta punkto estas la vulkano Kljuĉevskaja, 4 750 m. alta.
Urboj kaj loĝantaro
La ĉefa urbo estas Petropavlovsk-Kamĉatskij kun 192 500 loĝantoj (2001), kiu troviĝas sude de la duoninsulo. Aliaj gravaj urboj estas Viljuĉinsko kun 29.400 loĝantoj (2002) kaj Kluĉi kun 11 300 (1992). Entute la regiono Kamĉatko enhavas 378 300 loĝantojn (2001) kiuj dediĉas sin ĉefe al la ĉaso kaj fiŝkaptado. La klimato estas tre malvarma kaj pro tio terkulturado eblas nur en suda parto.
Administre la duoninsulo konsistas el la Kamĉatka provinco (Камчатская область) kaj en la plej granda parto de la nordo (301 500 km²) la aŭtonoma distrikto Korjakija (Корякский автономный округ); ambaŭ teritorioj estas partoj de Rusio. La plej granda parto de la loĝantaro estas etne rusa, dum la ĉefa minoritato estas la korjakoj, el kiuj 13 000 loĝas la aŭtonoman distrikton.
Historio
Printempe de 1740 eksploristo Vitus Bering elŝipiĝis en la nuna golfeto Avaĉa, kaj ekas koloniigon de la nuna urbo Petropavlovsk-Kamĉatskij, en siaj klopodoj atingi Amerikon tra la nordoriento.
Dum la Malvarma milito, Sovetunio pruvis atingeblecon kaj fideblecon de siaj misiloj per lanĉado ĝis la duoninsulo Kamĉatko kiel celo.
En Esperanto aperis
- Bergman, Sten 1932 : Tra sovaĝa Kamĉatko, vojaĝpriskribo de zoologo, tradukis Birger Gerdman, Stokholmo: Eldona Societo Esperanto, 276 paĝoj.
- Cibulevskii, Dimitrij 2000 : En lando de vulkanoj, rakonto pri bicikla vojaĝo, Ĥarkiv, 44 paĝoj, kun fotoj.
Vidu ankaŭ
Eksteraj ligiloj
- esperante Tra sovaĝa Kamĉatko (På hundsläde genom Kamtchatka)