Kalvinana preĝejo de Nyíribrony | |
---|---|
kristana preĝejo | |
Loko | |
Ŝtato | Hungario |
Municipo | Nyíribrony |
Bazaj informoj | |
Religio | kristanismo |
Rito | kalvinismo |
provinco | Szabolcs-Szatmár-Bereg |
Arkitektura priskribo | |
Konstrustilo | romaniko, poste baroko |
Konstruado | |
Specifo | |
Ligiloj | |
La Kalvinana preĝejo estas religia historia monumento en Hungario, en vilaĝo Nyíribrony.
Historio
Laŭ arkeologoj la tiam katolika romanika kirko estis konstruita iam en la mezepoko. Ĉirkaŭ en la 16-a jarcento la loĝantoj forlasis la katolikismon kaj prenis la kalvinismon, tial la kirko iĝis kalvinana. En la 18-a jarcento ĝi estis trakonstruita laŭ malfrubaroko.
Konstruaĵo
La preĝejo situas sola sur tre malalta monteto en mezo de la vilaĝo en korto. Ankaŭ mondmilita monumento troviĝas antaŭ la preĝejo en la korto. En mezo de la fasado la kvadrata turo plene reliefas. La enirejo troviĝas en la turo. La turopinto estas jupa piramido. Anguloj de la navo estas apogitaj per pilieroj. La absido havas solan pilieron. Interne oni trovis gotikajn murpentraĵojn el la 14-a jarcento.