Kalvinana preĝejo de Monoszló | |
---|---|
Turo de la Kalvinana preĝejo en Monoszló | |
reformed Christianity church | |
Loko | |
Ŝtato | Hungario |
Municipo | Monoszló |
Bazaj informoj | |
Religio | kristanismo |
Rito | kalvinismo |
Arkitektura priskribo | |
Konstrustilo | origine romaniko, poste malfrugotiko |
Konstruado | |
Specifo | |
Konstrumaterialo | masonita |
Ligiloj | |
La Kalvinana preĝejo estas mezepoka religia historia monumento en Hungario, en vilaĝo Monoszló.
Historio
Katolika preĝejo Sankta Mikaelo estis konstruita en tiu loko en la 12-a aŭ 13-a jarcentoj. Dum la kontraŭturkoj bataloj la vilaĝo dufoje senhomiĝis. En la 17-a jarcento protestantaj etnobeloj alvenis. En 1751 tiu ĉi kalvinana preĝejo servis ankaŭ por protestantaj loĝantoj de Köveskál kaj Zánka. La postbaroka aspekto aperis en 1829 pro trakonstruo.
Konstruaĵo
La preĝejo situas laŭ la ĉefvojo sola en korto, kiu estas ĉirkaŭita per ŝtonbarilo. En la korto kreskas kornuso en arba formo, laŭ botanikistoj ĝi ekkreskis en epoko de Napoleono. En mezo de la fasado reliefas la kvadrata turo kun la ĉefenirejo. Alia enirejo funkcias en flanko de la navo, kie estas videbla timpano (arkitekturo) kun interne reliefo. La absido estas gotika kaj kvarangula, iom pli mallarĝa kaj malalta, ol la navo. Interne la mebloj kaj la predikejo estis farita en 1830.
Fontoj
- hungare kun fotoj Arkivigite je 2018-08-20 per la retarkivo Wayback Machine
- hungare kun fotoj
- hungare kun fotoj Arkivigite je 2018-04-27 per la retarkivo Wayback Machine
- hungare kun foto
- Arkivigite je 2018-01-11 per la retarkivo Wayback Machine
- Aerfoto
- Aerfoto
- Enirejo tra la turo
- La malnova enirejo
- La timpano