Kalvinana preĝejo de Keszthely | |
---|---|
Kalvinana preĝejo en Keszthely | |
konstruaĵo | |
Loko | |
Ŝtato | Hungario |
Municipo | Keszthely |
Bazaj informoj | |
Religio | kristanismo |
Rito | kalvinismo |
provinco | Zala |
paroĥo | loke |
Dato de konsekro | 1932 |
Konsekrinto | Géza Antal (episkopo) |
Arkitektura priskribo | |
Arkitektoj | Bálint Szeghalmy |
Konstruado | 1931–1932 |
Specifo | |
Konstrumaterialo | masonaĵo |
Ligiloj | |
Adreso | Keszthely, Hanczók utca 20. |
La Kalvinana preĝejo estas sakrala konstruaĵo en urbo Keszthely (Hungario).
Historio
La unua mencio pri kalvinanoj en Keszthely okazis en 1634 dum dominado de turkoj, sed tiutempe estis plena religilibereco. Depost la turka erao la kontraŭreformacio disfrakis la kalvinanojn kaj en 1781, nur kelkaj kalvinanoj apartenis al la plej proksima kalvinana grupo en Galambok. Ekde 1893 la kalvinanoj apartenis eklezie al Nagykanizsa. En 1922 ili ricevis areon por konstrui kirkon, post 4 jaroj la grupo sendependiĝis de Nagykanizsa. La kirko estis konstruita en la jaroj 1931 kaj 1932. Dum la 2-a mondmilito la turo parte detruiĝis. La uzita orgeno estis aĉetita en 1968, poste ĝi estis plene renovigita. En 2007 la preĝejo ekstere estis renovigita.
Konstruaĵo
La kirko imitas la eklezian arkitekturon de Transilvanio. La fasado estas malsimetria, dekstre la kvadrata turo altiĝas kun piramida turpinto. En la turo sola sonorilo loĝas.