Kalvinana preĝejo de Körmend | |
---|---|
![]() Kalvinana preĝejo de Körmend | |
konstruaĵo | |
Loko | |
Ŝtato | Hungario |
Municipo | Körmend |
Bazaj informoj | |
Religio | kristanismo |
Rito | kalvinismo |
provinco | Vas (Hungario) |
paroĥo | kontraŭ la preĝejo |
Arkitektura priskribo | |
Konstrustilo | klasikismo (navo); baroko (turo) |
Konstruado | 1784–1788 |
Specifo | |
Konstrumaterialo | masonaĵo |
Ligiloj | |
La Kalvinana preĝejo estas sakrala historia monumento en urbo Körmend (Hungario).
Historio
La unua mencio pri kalvinanoj en Körmend okazis en la 1550-aj jaroj. Baldaŭ eĉ la loka grafo prenis la kalvinismon. La glora epoko daŭris ĝis 1634, tiam la aktuala grafo katolikiĝis pro premo de Habsburgoj. Kontraŭreformacio sekvis, la restintaj kalvinanoj havis diservojn en Felsőőr. Pro leĝo artikola alvenis permeso konstrui kalvinanan kirkon, kiu estis konstruita inter 1784 kaj 1788. Tamen la baroka turo estis konstruita en 1825. Spite la kutimojn interne freskoj estis pentritaj en 1948 fare de Jenő Haranghy.
Konstruaĵo
La kirko situas en korto inter kreskaĵoj. La fasado estas simetria, meze la kvadrata turo altiĝas kun bulba turpinto. La enirejo troviĝas ĉe piedo de la turo. Interne la galerio estas U-forma, sed tre malgranda. En la meza parto sonas la orgeno.