Kalvinana preĝejo de Gárdony-Agárd | |
---|---|
Kalvinana preĝejo en Gárdony-Agárd | |
kristana preĝejo | |
Loko | |
Ŝtato | Hungario |
Municipo | Gárdony |
Bazaj informoj | |
Religio | kristanismo |
Rito | kalvinismo |
provinco | Fejér |
Dato de konsekro | 1937 |
Konsekrinto | László Ravasz |
Arkitektura priskribo | |
Arkitektoj | Aladár Münnich |
Konstrustilo | novgotiko |
Konstruado | |
Specifo | |
Ligiloj | |
La Kalvinana preĝejo estas religia historia monumento (ekde 2000) en Hungario, en urbo Gárdony (iam en feriejo-vilaĝo Agárd).
Historio
Dum la historio la kalvinanaj loĝantoj havis diservojn en la najbara Gárdony. Ekde la 20-a jarcento Agárd iĝis ŝatata somera banloko de feriantoj. Inter ili estis ankaŭ kalvinanoj, kiuj bezonis dum la somera periodo lokan kalvinanan kirkon. Ili kune kun la luteranaj somerumantoj konstruigis preĝejon en 1937 (aŭ en 1938?), ĉar la lokaj protestantoj ne sufiĉis havi propran preĝdomon.
Konstruaĵo
La preĝejo situas sola en parko. La fasado estas malsimetria. En la fasado ĉirkaŭ meze antaŭĉambro plene reliefas kun la enirejo. La turo altiĝas dekstre ĉe la malantaŭa parto. La eksteraj muroj parte estas kovritaj per hederoj. La konstruaĵo pli malofte estas loko de luteranaj diservoj.
Vidu, aŭdu ankaŭ
Fontoj
- hungare kun fotoj
- hungare kun foto Arkivigite je 2021-12-02 per la retarkivo Wayback Machine
- hungare kun foto
- Navo
- Enirejo
- Fenestroj