Kalvinana preĝejo de Csákvár | |
---|---|
kristana preĝejo | |
Loko | |
Ŝtato | Hungario |
Municipo | Csákvár |
Bazaj informoj | |
Religio | kristanismo |
Rito | kalvinismo |
provinco | Fejér |
Arkitektura priskribo | |
Konstrustilo | baroko |
Konstruado | |
Specifo | |
Enhaveco | 150 sidlokoj |
Ligiloj | |
La Kalvinana preĝejo estas religia historia monumento en urbo Csákvár (Hungario).
Historio
En 1702 la kalvinanoj akiris la forlasitan katolikan kirkon. Tiutempe la katolikoj estis malpli laŭ nombro, ol aliaj religianoj. La katolikoj reakiris la kirkon en 1749, la kalvinanoj konstruis propran preĝejon en la sekva jaro laŭ la leĝo sen turo kaj for de la strato. La turo estis konstruita en 1786 kun pli granda navo, en 1834 kaj inter 1890-1894 diversaj trakonstruoj okazis. La orgeno estis farita en 1894.
Konstruaĵo
La konstruaĵo situas sola en korto, sed la paroĥejo estas apude. La fasado estas simetria, meze la kvadrata turo kun bulboforma pinto plene reliefas. La enirejo estas videbla tra la turo. Estas pordoj ĉe la turo ĉe la navo flanke kaj malantaŭe. La navo estas brikoforma. Interne 2 galerioj estas videblaj. Laŭ la kutimoj la muroj estas blankaj.