Kalvinana preĝejo de Bábolna | |
---|---|
![]() Kalvinana preĝejo de Bábolna | |
Loko | |
Ŝtato | Hungario |
Municipo | Bábolna (urbo) |
Bazaj informoj | |
Religio | kristanismo |
Rito | kalvinismo |
provinco | Komárom-Esztergom |
Arkitektura priskribo | |
Konstruado | 1933–1935 |
Specifo | |
Konstrumaterialo | masonaĵo |
Ligiloj | |
Adreso | Bábolna, Doktor Köves János utca 2 |
La Kalvinana kirko estas religia historia monumento en Hungario, en urbo Bábolna (urbo).
Historio
Ĝis 1935 la kalvinanoj vizitis la diservojn en la najbaraj komunumoj, precipe en Bana. Kiam en Bábolna ekfunkciis la kirko, pastro venis el Bana por fari la diservojn. Nur unufoje estis pastro loke, en la ceteraj tempoj ĉiam alvenis pastoro.
Konstruaĵo
La kalvinana kirko situas sola en granda parko, kie troviĝas ankaŭ la kastelo kaj Preĝejo Johano Nepomuka (Bábolna). La fasado estas malsimetria, la kvadrata turo en la maldekstra angulo reliefas. La turpinto estas piramida. Dekstre de la turo estas rizalito kun 3 arkadoj. La enirejo funkcias post la meza arkado, la aliaj du arkadoj havas nur malgrandajn fenestrojn. Super la arkadoj estas granda duonronda fenestro. La brikoforma navo finiĝas en duonronda absido, kiu estas malpli alta kaj larĝa, ol la navo.