La Kalvinana Teologia Universitato de Debrecen, hungare kun mallongigo: Debreceni Református Hittudományi Egyetem (DRHE) estas eklezia universitato en Hungario, en urbo Debrecen, kie studas 1200 studentoj.
Kalvinana Teologia Universitato de Debrecen | ||
---|---|---|
![]() | ||
![]() | ||
universitato | ||
moto | Orando et Laborando Preĝante kaj Laborante | |
Informoj | ||
fondodato | 1538 | |
speco | eklezia universitato | |
lingvo(j) | Hungara lingvo | |
Situo | ||
lando | Hungario | |
urbo | Debrecen, Hungario | |
Nombroj | ||
nombro de studentoj | 1200 | |
adreso | 4026 Debrecen, Kálvin tér 16. | |
retejo | Oficiala retpaĝaro [+] | |
![](../I/DRK_iskolat%C3%B6rt%C3%A9neti_m%C3%BAzeum1.jpg.webp)
Historio
Historio de la universitato komenciĝis jam en 1538. Tiam oni establis reformitan kolegion, kiu seninterrompe funkciis dum jarcentoj. En 1912 oni kreis reĝan sciencan universitaton el la kolegio, ĝi funkciis kun 3 fakultatoj. La universitato prenis la nomon István Tisza en 1921 kaj ĝis la socialismo oni instruis ankaŭ teologion. En 1949 la teologia fakultato forlasis la universitaton kaj ĝi funkciis plu sub nomo Kalvinana Teologia Akademio de Debrecen. Depost la socialismo la akademio rericevis la rangon universitato, dume ĝi havas fortajn kontaktojn kun Universitato de Debrecen. En 2011 aliĝis Pedagogia Altlernejo pri Ferenc Kölcsey al Kalvinana Teologia Universitato de Debrecen, do kreiĝis pli nova kampuso.
![](../I/Reform%C3%A1tus_Koll%C3%A9gium.jpg.webp)
![](../I/Doczy-mai-epulete.jpg.webp)
Kampusoj
La ĉefa kampuso situas malantaŭ Kalvinana kirkego (Debrecen), origine tie funkciis la kalvinana kolegio. Nun tie funkcias ankaŭ instituto, gimnazio kaj biblioteko.
Proksime etendiĝas la alia kampuso, origine gimnazio, poste altlernejo pri Kölcsey.
Interne aparta muzeo prezentas historion de la universitato.
Elektitaj instruistoj
Iamaj studentoj (elekto)
- Zoltán Balog
- Péter Bihari
- Vivien Edelényi
- Károly Fekete (episkopo)
- Gábor Herpay
- Előd Hodossy-Takács
- Attila Lénárt
- Áron Németh
- Géza Szentmártoni Szabó
Fontoj
- oficiala paĝo Arkivigite je 2016-03-03 per la retarkivo Wayback Machine hungare