Kalota insulo / Île Callot | ||
---|---|---|
Tajda insulo | ||
Situo | Manika Markolo | |
Geografia situo | 48° 41′ N, 3° 55′ U (mapo)48.683333333333-3.9166666666667Koordinatoj: 48° 41′ N, 3° 55′ U (mapo) | |
| ||
| ||
Plej alta loko | 38 | |
Ŝtato | ![]() | |
Teritorio | Bretonio, Finistère | |
![]() la tajda vojo "ŝafa pasejo", "Passe aux Moutons" | ||
![](../I/Region_of_Morlaix_bay_map-fr.svg.png.webp)
mapo kun la insulo
La longforma Kalota insulo (france Île Callot, bretone Kalod (vidu la matematikan terminon kaloto) - estas tajda insulo (Île-de-marée) de Francio en la Manika Markolo. Ĝi situas proksime de la haveno de la loĝloko Carantec en la departemento Finistère.
De Carantec ĝi estas alirebla ĉe malalta tajdo per la "ŝafa pasejo" "Passe aux Moutons", tajda vojo (chaussée submersible).
La insulo longas 2,2 kilometrojn kaj larĝas inter 10 kaj 500 metroj. Ĝia plej alta punkto estas 38 metroj super la marnivelo. La insulo estis loĝita de naŭ familioj (en 2007) kaj havas forlasitan lernejon, kiu provizore gastigas ekspoziciojn (fotoj, pentraĵoj kaj skulptaĵoj) dum la somero.
![](../I/%C3%8Ele_Callot_-_Chapelle_Notre-Dame_de_Callot_-_004.jpg.webp)
la kapelo Notre-Dame la insulo el la 17-a jarcento - la turo estas historia monumento
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.