La kalkulo de la dato de Pasko estas grava kaj en religia kaj en civila vivo. Pluraj religiaj festoj dependas de la dato de Pasko. Gravas la kalkulo por la civila vivo, ĉar en multaj landoj kristanaj festotagoj estas ankaŭ civilaj ferioj, kiel ekzemple paska lundo, pentekosta lundo aŭ ĉielira ĵaŭdo.
Por obteni tiun daton necesas tamen serio de kalkuloj.
Paskodato
Tiu dato estis difinita astronomie en la jaro 325 dum la koncilio de Nicea tiamaniere: Pasko estos celebrata la dimanĉon post la dekkvara tago de la luno, kiu atingis tiun aĝon la 21-an de marto aŭ tuj poste. Alimaniere, ĝi estas la unua dimanĉo, kiu sekvas aŭ estas la tago de la plenluno post la 21-a de marto (kiu indikas la komencon de la printempo). Antaŭ tiu koncilio, la festotago sekvis variajn regulojn, kiujn influis la dato de Pesaĥo.
Vidu ankaŭ
Eksteraj ligiloj
- Jaroj ordigitaj laŭ paskodato
- Kalkulalgoritmo Arkivigite je 2007-10-10 per la retarkivo Wayback Machine
- Komparo de diversaj algoritmoj
- Pluraj algoritmoj kaj klarigoj
- Klarigoj Arkivigite je 2007-09-27 per la retarkivo Wayback Machine
- Konituna kalendaro gregoriana pri paskodatoj Arkivigite je 2007-09-27 per la retarkivo Wayback Machine
- Kalkulo laŭ jaro
- Nicée kaj la paskodato
- Kontroversoj paskaj Arkivigite je 2004-10-18 per la retarkivo Wayback Machine
- Tabelo de Pasko de Dionysius Exiguus