Kaljani | |||
---|---|---|---|
| |||
municipo de Okcident-Bengalio • urbego | |||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 741235 | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 100 575 (2011) [+] | ||
Loĝdenso | 3 451 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 22° 59′ N, 88° 26′ O (mapo)22.97588.434444444444Koordinatoj: 22° 59′ N, 88° 26′ O (mapo) [+] | ||
Alto | 11 m [+] | ||
Areo | 29,14 km² (2 914 ha) [+] | ||
Horzono | UTC+05:30 [+] | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Kalyani [+] | |||
Kaljani bengale: কল্যাণী estas laŭplana urbego kaj municipo en orienta Barato, en sudorienta parto de subŝtato Okcidenta Bengalio, en distrikto Nadia. La urbego apartenas al urbaro de Kolkato.
Demografio
En 2011 Kaljani havis 100 620 da loĝantoj kun legopovo 89%, signife pli alta, ol la tutlanda mezumo.
Geografio
Kaljani situas laŭ rivero sur ebenaĵo en averaĝa alteco de 11 m super la marnivelo. Habra troviĝas 26, Serampore 28, Ŝantipur (Okcidenta Bengalio) 32, Bangaon 40, subŝtata ĉefurbo Kolkato 45, Bordoman 67, Midnapore 130, tutlanda ĉefurbo Delhio 1288, Mumbajo 1681 kilometrojn (aere) .
Historio
Dum la frue historio en tiu loko estis vilaĝo Ĉandamari kun neniuj interesaĵoj. En la 2-a mondmilito la areo estis utiligita kiel aerbazo de Usono. La loĝdomoj havis la nomon Roosevelt-urbo. En 1945 pro la paco la usonanoj hejmenvenis, la objekto forlasiĝis. Sur la sama areo laŭplana urbo nomita "Kaljani" estis konstruita en la 1950-aj jaroj. Tamen kelkaj spuroj de la aerbazo ankaŭ nun videblas. La municipo estis formita en 1995.
Ekonomio
Kaljani havas industrian zonon kun pluraj produktaj uzinoj, fabrikoj. Ankaŭ la serva kaj eduka servoj menciindas.
Eduko
En Kaljani universitato kaj pluraj altlernejoj, institutoj funkcias. Alia universitato funkcias proksime en la aglomeraĵo.
Lingvoj
La oficiala lingvo en Kaljani estas la bengala, al kiu la angla aldoniĝas.
Religio
Preskaŭ 98% de la populacio en Kaljani estas hinduoj, proksimume 1% estas islamanoj, krome ekzistas iomete aliaj religioj.
Klimato
Laŭ la klimata klasifiko de Köppen Kaljani apartenas al zono de la tropika savana klimato (Aw). En ĉiuj monatoj pluvas, tamen plej ofte inter majo-oktobro dum la musono.
Trafiko
Kaljani havas trairan fervojan linion kun ĉefa kapostacio kaj 3 flankajn stacidomojn. 4 ĉefvojoj kuras al la urbego, inter ili unu havas ponton tra la rivero. Enurbe precipe rikiŝoj liveras la pasaĝerojn. La plej proksima flughaveno (ankaŭ internacia) funkcias en Kolkato.
Vidindaĵoj
Fontoj
- WikiTrans
- Poŝto
- Hotelo
- Statuo pri Lenino