Kalinkovo troviĝas en la plej griza parto

Kalinkovo, hungare Szemet [semet],germane Semethdorf estas malgranda vilaĝo en Slovakio, en Regiono Bratislavo, en Distrikto Senec. La slovaka nomo uziĝas de 1948.

Bazaj informoj

Situo

Kalinkovo situas sur ebenaĵo, laŭ traira flankovojo, laŭ maldekstra bordo de Danubo. Bratislavo troviĝas 16 km-ojn.

Historio

La unua mencio devenis el 1258. En 1864 incendio okazis. En 1910 loĝis en Szemet 480 homoj, (469 hungaroj, 9 slovakoj, 2 germanoj). Ĝis Traktato de Trianon la vilaĝo apartenis al Hungara reĝlando, al Pozsony (reĝa departemento), al distrikto de Somorja, poste al Ĉeĥoslovakio, ekde 1993 al Slovakio. Inter 1938-1945 la vilaĝo rehungariĝis. La unua Arbitracio de Vieno deklaris, ke tiuj komunumoj, kie la hungaroj vivas en majoritato, apartenu al Hungario. Post la 2-a mondmilito la hungaroj iĝis senrajtaj laŭ Dekretoj de Beneš. En 2001 loĝis en Kalinkovo 890 homoj, (556 slovakoj, 330 hungaroj, 3 ĉeĥoj, unusola germano).

Vidindaĵo

Eksteraj ligiloj

Fontoj

  • hungara Vikipedio
  • http:adatbazis.mtaki.hungary.com
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.