Subjekto de Rusia federacio | |
Kaliningrada provinco Калининградская область | |
|
|
Flago | Blazono |
Eksklavo • provinco de Rusio | |
---|---|
Administrado | |
Federacia regiono | Nordokcidenta federacia regiono |
Administra centro | Kaliningrado |
Guberniestro | Anton Alikhanov (ekde ) |
Fondita | 7-a de aprilo 1946 |
Demografio | |
Loĝantaro | 941 873 loĝantoj (Stato: 14-a de oktobro 2010)[1] |
Loĝdenso | 62 loĝ./km² |
Oficiala lingvo | rusa |
Etnoj | rusoj (86,4 %) ukrainoj (3,7 %) belorusoj (3,6 %) litovoj (1,1 %) germanoj (0,8 %) (Stato: 2010) |
Geografio | |
Areo | 15 125 km²[2] |
Pliaj informoj | |
Horzono | UTC+2 |
Poŝtkodoj | 236000–238999 |
Aŭtokodoj | 39, 91 |
OKATO | 27 |
ISO 3166-2 | RU-KGD |
Retpaĝaro | www.gov39.ru |
La Kaliningrada provinco (ruse Калининградская область) estas la plej okcidenta provinco de Rusio. La provinco havas 22 urbojn. Ĝi estas separata de la "resta" Rusio per teritorio de Litovio kaj Belorusio. La ĉefurbo kaj la plej granda urbo estas Kaliningrado.
La areo de la provinco estas ĉirkaŭ 14 mil km²; ĝi havas preskaŭ milionon da loĝantoj. La mapeto montras, ke la provinco estas tute ĉirkaŭata de Eŭropa Unio, de kiam Litovio kaj Pollando aliĝis al ĝi je la 1-a de majo 2004. Tio kaŭzas certajn problemojn pri trafiko, doganoj ktp. Eblas senvize vojaĝi al cetera Rusio per ŝipoj (al Sankt-Peterburgo) kaj aviadiloj.
Plej grandaj urboj
(parenteze la eksaj germanaj nomoj)
- Kaliningrado (Königsberg; ĉefurbo)
- Baltijsk (Pillau)
- Ĉernjaĥovsk (Insterburg)
- Gusev (Gumbinnen)
- Pravdinsk (Friedland)
- Sovjeck (Tilsit)
Aliaj lokoj estas la jenaj: Majakovskoje (Nemmersdorf), Jasnaja Poljana (Trakehnen)
Administra divido
Ekde la jaro 2008 la provinco administre dividiĝas je 7 urbaj distriktoj kaj 15 municipaj distriktoj.
Historio
La ordeno de germanaj kavaliroj konkeris la regionon dum la 12-a jarcento, kaj dum kvindekjara milito kun la rezistanta loka balta popolo praprusoj fine komplete ekstermis tiun popolon. Ekestis germanlingva mezepoka ordena ŝtato, kiu alprenis la nomon de la balta popolo kaj nomiĝis Preußen, do Prusio. La regiono de la nuna kaliningrada provinco estis kaj ĝis la fino de la Dua Mondmilito restis parto de ties orienta duono, la germana provinco Ostpreußen (Orienta Prusio), kies alia, pli granda, parto nun estas la pola vojevodio Warmińsko-Mazurskie.
La nordo de Orienta Prusio, do la teritorio de la kaliningrada provinco (sen la urbo Kaliningrado mem) plus iom da ĉirkaŭaĵo de la pli norda urbo Klaipėda en Litovio, historie havis grandkvante litovlingvajn loĝantojn, kaj el kultura kaj dialekta vidpunkto la teritorio de tiuj litovlingvanoj nomiĝas Eta Litovio.
Partneraj rilatoj
La nuna provinco havas partnerajn rilatojn interalie kun
- la urbodistrikto Lichtenberg de Berlino en Germanio
Vidu ankaŭ
Notoj
- ↑ Itogi Vserossijskoj perepisi naselenija 2010 goda. Kaliningradskaja oblastʹ. (rezultoj de la tutrusia censo 2010. Kaliningrada provinco.) Volumo 1, Tabelo 4 (elŝuto de la retpaĝaro de la teritoria organo Kaliningrada provinco de la Federacia servo por ŝtata statistiko de la Rusa federacio)
- ↑ Administrativno-territorialjnoe delenie po subjektam Rossijskoj Federacii na 1 janvarja 2010 goda (Administrativ-teritoria grupigo laŭ subjektoj de la Rusia federacio la 1-an de Januaro 2010). (Elŝuto de la retpaĝaro de la Federacia servo por ŝtata statistiko de la Rusia federacio)
Ĉefurbo: Sankt-Peterburgo
Arĥangelska provinco | Kaliningrada provinco | Karelio (respubliko) | Komiio | Leningrada provinco | Murmanska provinco | Nenecio | Novgoroda provinco | Pskova provinco Sankt-Peterburgo | Vologda provinco