
Kalikoto[1] laŭ esperantlingvaj vortaroj kiel la PIV aŭ Reta Vortaro estas speco de ŝtofo, do teksaĵo por aparta uzo, kiu origine produktiĝis en la urbo Kalikuto, en la subŝtato Keralo de Hindio - la urbo de la 11-a ĝis 20-a jarcento de eŭropanoj konatis kiel Kalikut aŭ Calicut, kaj la etimologoj malsamopinias, ĉu la historia urbonomo influis la nomon de la ŝtofo aŭ inverse. Temas pri kotona teksaĵo similanta tolon sed pli dika ol perkalo. Kutime kalikoto estas rigardata kiel speco de katuno.
Laŭ la konciza difino de la PIV, kalikoto estas krudkolora aŭ blanka, uzata precipe por subvestoj aŭ malaltprezaj vestoj.
Referencoj
- ↑ laŭ Plena Ilustrita Vortaro de Esperanto, eldono de 1970, paĝo 470
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.