![]() |
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Kalibano. |
Kalibano | |
Natura satelito de Urano (XVI) | |
![]() | |
natura satelito de Urano • neregula satelito | |
---|---|
Oficiala nomo | Urano XVI[1] |
Aliaj nomoj | S/1997 U 1 |
Nomita laŭ | Kalibano vd |
Malkovro | |
Malkovrintoj | Brett J. Gladman Philip D. Nicholson Joseph A. Burns John J. Kavelaars[1] |
Dato de malkovro | 6-a de septembro 1997[1] |
Loko de malkovro | Monto Palomar (Kalifornio - Usono)[1] |
Orbitaj ecoj | |
Granda duonakso | 7 231 000 km[2] |
Discentreco | 0,1587[2] |
Klinangulo | 120,28° sur la urana ekvatoro 139,89°[2] sur la ekliptiko |
Periodo | 579,73 tagoj[2] |
Fizikaj ecoj | |
Diametro | 72 km[2] |
Maso - Denso - Surfaca falakcelo - Liberiga rapido |
~ 2,5 × 1017 kg 1,3 × 103 kg/m3 hipoteze ~ 0,020 m/s2 ? ~ 9,4 m/s ? |
Rotacia periodo | 2,7 horoj[3] |
Atmosferaj kaj surfacaj ecoj | |
Surfaca temperaturo | ~ 64 K |
Albedo Geometria albedo |
0,07 hipoteze 0,04 vd |
Observaj ecoj | |
Videbla magnitudo | 22,4 |
Kalibano estas neregula ekstera satelito de Urano. Ĝi estis la unua neregula urana satelito malkovrita.
Malkovro
La 6-a de septembro 1997, Brett J. Gladman, Philip D. Nicholson, Joseph A. Burns kaj John J. Kavelaars malkovris du novajn satelitojn de Urano per la teleskopo "Hale" de la Observatorio de la Monto Palomar[4]. La malplej brila el ili ricevis la maldaŭran nomon S/1997 U 1.
Nomo
Respektante tradicion, ĝiaj malkovrintoj proponis por ĝi nomon inspirata el verko de William Shakespeare: Kalibano[5] (angle:Caliban) estas misformita sovaĝulo, sklavo de la magiisto Prospero, en "La Ventego".
Ecoj
Neregula satelito, Kalibano estas verŝajne kaptita asteroido aŭ fragmento de asteroido. Ĝiaj orbitaj parametroj sugestas, ke ĝi povus esti ano de grupo, kun Stefano kaj Fransisko, havante komunan devenon. Ĝia luma kurbo (vario de lumeco dum la tempo) pensigas, ke ĝi havus rotacian periodon de 2,7 horoj[3].
Ĝiaj grando, maso kaj falacelo estas ĉirkaŭkalkulataj laŭ ĝia videbla magnitudo, hipotezinte ĝian denson al 1,3 × 103 kg/m3 kaj ĝian albedon al 0,07.
Notoj kaj referencoj
- 1 2 3 4 Paĝaro pri planeda nomenklaturo ĉe la retejo de la usona geologia agentejo USGS (angle)
- 1 2 3 4 5 Uranian Satellite Fact Sheet kaj Uranus' Known Satellites (angle)
- 1 2 Multicolor Photometry of the irregular Irregular Satellites Sycorax kaj Caliban (angle)
- ↑ IAUC 6764: Sats OF URANUS kaj IAUC 6765: Sats OF URANUS (angle)
- ↑ eble anagramo de kanibalo
Eksteraj ligiloj
- pole Kalibano, el "Księżyce planet Układu Słonecznego" Arkivigite je 2011-09-07 per la retarkivo Wayback Machine
- angle Kalibano (angla versio) Arkivigite je 2011-09-09 per la retarkivo Wayback Machine
- angle Kalibano, el "Solar System Exploration" Arkivigite je 2007-08-01 per la retarkivo Wayback Machine
- france La malgrandaj satelitoj de Urano
- france Kalibano kaj Sikorakso, el la paĝaro de Jean-Michel
- france Kalibano Arkivigite je 2009-09-01 per la retarkivo Wayback Machine (el: "Le système solaire à portée de votre souris" - La Sunsistemo musklake atingebla)
- france Kalibano kaj Sikorakso, novaj uranaj lunoj Arkivigite je 2010-05-03 per la retarkivo Wayback Machine
- germane Kalibano kaj aliaj uranlunoj (el "Projekto Luno")
|