Kalia izopropildutiokarbonato
Kemia formulo
C4H7KOS2
Kalia izopropilksantato
Plata kemia strukturo de la
Kalia izopropildutiokarbonato
Kalia izopropilksantato
Tridimensia kemia strukturo de la Kalia izopropildutiokarbonato
Alternativa(j) nomo(j)
  • Izopropildutiokarbonato de kalio
CAS-numero-kodo140-92-1
ChemSpider kodo8494
PubChem-kodo10931938
Fizikaj proprecoj
Aspektoblanka aŭ flava solidaĵo[1]
Molmaso174,32928g mol−1
Denseco1,132 g/cm−3[2]
Fandpunkto138°C [3]
Bolpunkto264°C [4]
Ekflama temperaturo37,2°C [5]
SolveblecoAkvo:nesolvebla
Mortiga dozo (LD50)583 mg/kg (buŝe) [6]
GHS etikedigo de kemiaĵoj
GHS Damaĝo Piktogramo
02 – Treege brulema 06 – Venena substanco
08 – Risko al sano
GHS SignalvortoDamaĝa substanco
GHS Deklaroj pri damaĝojH302, H311, H315, H317, H318, H361f, H373
GHS Deklaroj pri antaŭgardojP203, P260, P261, P264, P264+265, P270, P272, P280, P301+317, P302+352, P305+354+338, P316, P317, P318, P319, P321, P330, P332+317, P333+313, P361+364, P362+364, P405, P501
Escepte kiam indikitaj, datumoj estas prezentataj laŭ iliaj normaj kondiĉoj pri temperaturo kaj premo
(25 °C kaj 100 kPa)

Kalia izopropilksantatokalia izopropildutiokarbonato estas organika kombinaĵo rezultanta el interagado de la karbona dusulfido, izopropanolo kaj kalia hidroksido. Ĝi estas blanka aŭ flava solidaĵo, nesolvebla en akvo. Kalia izopropilksantato posedas 4 karbonatomojn, 7 hidrogenatomojn, 2 sulfuratomojn, 1 oksigenatomon kaj 1 kaliatomon. Kalia izopropilksantato uzatas en kemiaj sintezoj kaj en la preparado de izopropilksantataĵoj kaj kaliaj derivaĵoj. Ksantatoj estis malkovritaj de William Christopher Zeise (1789-1847) en 1823. Solvaĵoj de ksantatoj ne estas stabilaj en acida medio. Mineralaj acidoj reakcias kun solvaĵoj de ksantatoj por produkti liberajn ksantatajn acidojn kiuj estas nesolveblaj en akvo kaj malstabilaj.

Sintezoj

Sintezo 1

  • Preparado de la kalia izopropilksantato per traktado de karbona dusulfido, izopropila alkoholo kaj kalia hidroksido:

karbona dusulfido +kalia hidroksido + izopropila alkoholokalia izopropilksantato +akvo


Sintezo 2

  • Preparado de la kalia izopropilksantato per traktado de ksantata acido, kalia hidroksido kaj izopropila alkoholo:

ksantato +kalia hidroksido + izopropila alkoholokalia izopropilksantato +akvo

Sintezo 3

  • Preparado de la kalia izopropilksantato per traktado de izopropila ksantato kaj kalia klorido:

izopropila ksantato +kalia kloridokalia izopropilksantato +klorida acido


Sintezo 4

  • Preparado de la kalia izopropilksantato per traktado de kalia ksantato, izopropila klorido kaj kalia klorido:

kalia ksantato +numero 2kalia klorido+numero 2izopropila kloridonumero 2kalia izopropilksantato +kalia klorido +numero 2klorida acido

Vidu ankaŭ

Referencoj

This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.