Kalia arsenito | ||||
Plata kemia strukturo de la Kalia arsenito | ||||
Tridimensia kemia strukturo de la Kalia arsenito | ||||
Alternativa(j) nomo(j) | ||||
| ||||
Kemia formulo | ||||
CAS-numero-kodo | 10124-50-2 | |||
PubChem-kodo | 23668346 | |||
Fizikaj proprecoj | ||||
Aspekto | blanka higroskopa solidaĵo | |||
Molmaso | 146.019 g·mol−1 | |||
Denseco | 8.76g cm−3 | |||
Fandpunkto | 300 °C (malkomponiĝas) | |||
Solvebleco | Akvo:Tre solvebla | |||
Mortiga dozo (LD50) | 14 mg/kg (buŝe) | |||
Sekurecaj Indikoj | ||||
Riskoj | R23 R25 R45 R50 R53 [2] | |||
Sekureco | S20 S21 S28 S45 S60 | |||
Pridanĝeraj indikoj | ||||
Danĝero
| ||||
GHS Damaĝo Piktogramo | ||||
GHS Signalvorto | Damaĝa substanco | |||
GHS Deklaroj pri damaĝoj | H300+310, H331, H350, H400, H410 | |||
GHS Deklaroj pri antaŭgardoj | P201, P202, P261, P264, P270, P271, P273, P281, P301+310, P304+340, P308+313, P311, P321, P330, P391, P403+233, P405, P501 | |||
(25 °C kaj 100 kPa) |
Kalia arsenito aŭ kalia meta-arsenito estas neorganika kombinaĵo konsistanta je unu kaliatomo, unu arsenatomo kaj du oksigenatomoj. Aliaj arsenitoj estas la kalia orto-arsenito (K3AsO3) kaj la kalia piro-arsenito (K4As2O5). En ĉiuj arsenitoj la arsenatomo havas oksidan nombron egala al +3.
Kiel ĉiuj arsenaj derivaĵoj, tiel kalia arsenito estas uzata kiel herbicido, insekticido kaj fungicido. Krom tio, arsenaĵoj estas alte toksaj kaj karcinomogenaj substancoj. Kalia meta-arsenito estas ankaŭ konata kiel solvaĵo de Fowler, ĉar en la 18-a jarcento ĝi estis preskribita kiel kuracilo kaj toniko, kaj ankaŭ en la traktado de leŭkemio.
Ordinare ĝi estas senodora blanka substanco, larĝe akvosolvebla e malmulte solvebla en alkoholo. Ĉar kalia arsenito estas nebrulema, kutime varmigo rezultas en malkomponiĝo k formiĝo de toksaj fumoj inklude de arseno, arsenoksidoj kaj kalioksidoj.
Sintezoj
Sintezo 1
- Meta-arsenito de kalio estiĝas pere de varma reakcio inter arseno kaj kalia hidroksido:
|
Sintezo 2
- aŭ pere de arsena trioksido kaj kalia hidroksido:
|
Sintezo 3
- aŭ pere de varme koncentrita solvaĵo de kalia karbonato:
|
Reakcioj
Reakcio 1
- Kiam varmigita, kalia arsenito malkomponiĝas suferante misproporcion:
|
Reakcio 2
- Varma akvo malkomponigas ĝin por estigi kalian duhidrogenan arseniton:
|
Reakcio 3
- kalia meta-arsenito iom-post-iom oksidiĝas de la atmosfera oksigeno al orto-arsenito:
|
Reakcio 4
- En alkalaj solvaĵoj la meta-arsenito oksidiĝas al hidrogena arsenato:
|
Reakcio 5
- Meta-arsenito reakcias kun diluitaj acidoj:
|
Reakcio 6
- La samo okazas kun koncentritaj acidoj:
|
Reakcio 7
- kalia meta-arsenito reakcias kun alkaloj por estigi orto-arsenitojn:
|
Reakcio 8
- Ĝi oksidiĝas en alkala medio:
|
Reakcio 9
- kalia meta-arsenito reakcias kun stana (II) klorido kaj klorida acido por estigi arsenon, heksaklorostanato de hidrogeno kaj kalia klorido:
|
Reakcio 10
- Ĝi reakcias kun arĝenta nitrato estigante arĝentan meta-arseniton kaj kalian nitraton:
|
Reakcio 11
- kalia orto-arsenito reakcias kun hidrogena peroksido por estigi kalian arsenaton[3]:
|
Reakcio 12
- kalia arsenito reakcias kun kalia permanganato kaj sulfata acido[4]:
|
Reakcio 13
- kalia orto-arsenito reakcias kun jodo por estigi kalian arsenatoj kaj jodidan acidon:
|
Literaturo
Referencoj
- ↑ Omaĝe al la angla kuracisto Thomas Fowler (1735-1801)
- ↑ Inchem
- ↑ Competition Science Vision Sep 2002
- ↑ Chemiday.com
|