Kalev, Kaleva aŭ Kalevi kaj liaj filoj estas gravaj personaĵoj en la mitologio de Finnlando, Karelio kaj Estonio. Tamen scioj pri ili estas tre nebulaj – kiel estas pri multaj legendaj kaj mitologiaj figuroj.
Priskribo
En estoniaj historioj, antaŭ ĉio la estona nacia eposo "Kalevipoeg", Kalev estas iuspeca legenda reĝo, dum en finnaj historioj, aparte en la finna nacia eposo "Kalevala", Kalev kaj liaj filoj estis gigantoj kiuj el imponaj ŝtonegoj konstruis fortikaĵojn kaj loĝis en diversaj regionoj de Finnlando. Laŭ la popolaj legendoj iuj specifaj naturaj fenomenoj, aparte certaj grandaj aŭ strangaformaj ŝtonegoj, estis kreitaj fare de la filoj de Kalev. Laŭ pli postaj, evidente kristanisme propagandaj, rakontoj, la lokuloj post kristaniĝo ekmalŝatis la pra-kristanajn gigantojn respektive diaĵojn kaj forpelis ilin. Fine la gigantoj fuĝis al fora insulo kaj de tie ne volis pli foren fuĝi. Kristanaj pastroj venis kaj malbenis la filojn de Kalev ĝis ili prenis ŝtonegon kaj forvelis sur ĝi. Laŭdire ili ne vidiĝis post tio, sed iuj misteremuloj asertas ke ili venus nokte kaj damaĝus la grenokampojn aŭ la arbarojn.
La nomo de la estona nacia eposo Kalevipoeg signifas "filoj de Kalev" (aŭ "filoj de Kalevi") kaj la nomo de la finna nacia eposo Kalevala "lando de Kalev".
La finnoj tradicie nomis la stelon Siriuso Kalevantähti – "Stelo de Kalev". La stela konstelacio Oriono estis nomata "Glavo de Kalev".
Laŭ la finna kolektisto de popolaj kutimoj Kristfrid Ganander el la 18-a jarcento, Kalev havis 12 filojn, inter ili la mitologiajn gigantajn heroojn Väinämöinen, Ilmarinen kaj Hiisi.
Komence de la 20-a jarcento, la estonia pentristo Oskar Kallis produktis serion de pentraĵoj bildigantaj la eposon. La pentraĵoj nun spekteblas en arta muzeo de Estonio. Oskar Kallis mortis en juna aĝo dum la 1920-aj jaroj pro malsano en la urbo Sebastopolo ĉe la Nigra Maro.