Kalej | |||
---|---|---|---|
| |||
setlejo | |||
Administrado | |||
Lando | Birmo | ||
subŝtato | Sagaingo | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 251 590 (2013) [+] | ||
Loĝdenso | 108 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 23° 11′ N, 94° 4′ O (mapo)23.1994.063888888889Koordinatoj: 23° 11′ N, 94° 4′ O (mapo) [+] | ||
Alto | 450 m [+] | ||
Areo | 2337,74 km² ( 233 774 ha) [+] | ||
Horzono | UTC+06:30 [+] | ||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Kalaymyo [+] | |||
Kalej estas urbego en la subŝtato Sagaingo de Birmo. Ĝi estas ankaŭ distrikta ĉefurbo.
Laŭ la stato de 2013 en la urbo vivis 251 590 loĝantoj sur areo de 2 337,74 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 108 loĝantoj/km².
Geografio
Kalej situas sur ebenaĵo inter montetoj en okcidenta parto de la lando. Barato troviĝas 165, Mandalajo 253, Jangono 740 km.
Historio
Laŭtradicie la burmanoj fondis la urbon en la historiaj tempoj. En 2007 200 monaĥoj protestis tra la stratoj kontraŭ la registaro. En 2015 musonpluvo kaŭzis naturkatastrofon kaj krizostato estis deklarita.
Ekonomio
Kalej estas agrikultura kaj industria urbego. Aŭtoj, kamionoj, pumpkamionoj, triradaj motorcikloj estas produktitaj. La urbego estas la centro de komercado kun Barato trans la limo.
Klimato
Kalej situas en musona tropika klimato. La averaĝa jara temperaturo estas 26 °C, somere 38-44 °C, vintre 10-21 °C. La pluva sezono daŭras de majo ĝis oktobro.
Trafiko
En 2001 pli nova vojo estis konstruita al Barato. Estas ankaŭ fervoja linio. Haveno funkcias proksime (24 km). La flughaveno situas en mezo de Kalej, la britoj konstruis ĝin en fino de la 2-a mondmilito.