Kalcidio (latine: Calcidius, vivinta en la 4-a jarcento; ... – ...) estis roma [1] filozofo.
Nenion oni scias pri lia vivo, sed certas ke li estis kristana se konsideri la bibliajn citaĵojn entenatajn en lia komentaria verko. Li estas konata nur pro parta traduko al la latina lingvo, kun relata komentario, dediĉita al la episkopo Ozio de Kordovo, de la greka Timeo de Platono.
Tiu traduka verko grave influis en la mezepoka kulturo, ĝis kiam ekdisvastiĝis la verkoj de Platono devenantaj el fontoj arablingvaj kaj precipe greklingvaj bizancaj.[2]
La Timeo de Kalcidio konstituis unu el la filozofiaj verkoj plej utiligataj en la studo de la dialektiko en la universitataj centroj ĝis la 12-a jarcento. La parto tradukita kaj komentita de Kalcidio koncernis la sciojn pri astronomio kaj matematiko komentitaj, de mem, laŭ la “sciencaj informoj” de Teono el Izmiro. De tiu traduko profitis majstroj de la Skolo de Chartres kiel Vilhelmo el Conches, por ĝin interpreti sub la lumo de la kristana kredo en kiu oni uzis unuafojon la esprimon kreo el nenio (latine: creatio ex nihilo].
Referencoj
Tradukoj de Timeo de Kalcidio
- Commentario al Timeo di Platone, Milano, 2003 ISBN 88-452-9232-0 (traduko al la itala)
Literaturo
- J. Den Boeft, Calcidius on Demons, Leiden, 1977 ISBN 90-04-05283-6
- J. Den Boeft, Calcidius on Fate. His Doctrine and Sources, Leiden, 1997 ISBN 90-04-01730-5
- Timaeus a Calcidio translatus commentarioque instructus (1-a jarcento al mezo de la 5-a jarcento), eld. de J.H. Waszink, Leyde, eld. Brill, kol. "Plato Latinus" n° 4, 1962.