Kalcia propanato | ||
Kemia formulo | ||
Kalcia propionato | ||
Alternativa(j) nomo(j) | ||
| ||
CAS-numero-kodo | 4075-81-4 | |
ChemSpider kodo | 18840 | |
PubChem-kodo | 19999 | |
Fizikaj proprecoj | ||
Aspekto | blanka solidaĵo | |
Molmaso | 186,22g mol−1 | |
Denseco | 4,29 g/cm−3 | |
Fandpunkto | 141,7 °C [1] | |
Bolpunkto | 300 °C [2] | |
Ekflama temperaturo | 57,7 °C [3] | |
Solvebleco | Akvo:10 g/L[4] | |
Mortiga dozo (LD50) | 3920 mg/kg (buŝe) [5] | |
GHS etikedigo de kemiaĵoj | ||
GHS Damaĝo Piktogramo | ||
GHS Signalvorto | Averto | |
GHS Deklaroj pri damaĝoj | H315, H318, H335 | |
GHS Deklaroj pri antaŭgardoj | P261, P264, P264+265, P271, P280, P302+352, P304+340, P305+354+338, P317, P319, P321, P332+317, P362+364, P403+233, P405, P501 | |
(25 °C kaj 100 kPa) |
Kalcia propionato aŭ propanato de kalcio estas organika kombinaĵo apartenanta al la familio de la propionatoj, kies molekula formulo konsistas je 6 karbonatomoj, 10 hidrogenatomoj, 4 oksigenatomoj kaj unu kalcia katjono. Kalcia propionato prezentas propanatan grupon ligitan al la kalcia katjono. Temas pri blanka solidaĵo nesolvebla en akvo sed solvebla en etanolo. Ĝi uzatas kiel gustiganto kaj en la produktado de manĝaĵoj.[6] Kalcia propionato bruleblas tiam kiam varmigita ĝis malkomponiĝo.
Kalcia propionato uzatas kiel konservativo en vasta gamo da produktoj, inkluzive de: pano, aliaj bakitaj varoj, pretigita viando, selakto kaj aliaj laktaĵoj. En agrikulturo, ĝi estas uzata, interalie, por malhelpi laktofebron ĉe bovinoj kaj kiel furaĝsuplemento. Propionatoj malhelpas mikrobojn produkti la energion, kiun ili bezonas, tiel kiel faras benzoatoj. Tamen, male al benzoatoj, propionatoj ne postulas acidan medion.
Sintezoj
Sintezo 1
- Preparado per traktado de propanata acido kaj kalcia hidroksido:
2 ++ 2 |
Sintezo 2
- Preparado per traktado de propionata anhidrido kaj kalcia hidroksido:
++ |
Sintezo 3
- Preparado per traktado de kalcia klorido kaj propanata acido:
+2+2 |
Sintezo 4
- Preparado per interagado de natria propionato kaj kalcia klorido:
2++2 |