Kalcia cianamido
Plata kemia strukturo de la
Kalcia cianamido
Kristala kemia strukturo de la
Kalcia cianamido
Alternativa(j) nomo(j)
  • Kalcia karbimido
  • Nitrolimo
  • Kalcia cianido
  • Metano-du-imino
Kemia formulo
CAS-numero-kodo156-62-7
ChemSpider kodo10669887
PubChem-kodo4685067
Merck Index15,1664
Fizikaj proprecoj
Aspektosenkolora, blanka aŭ cindrokolora senodora solidaĵo
Molmaso80.1021 g·mol−1
Denseco2.29g cm−3
Fandpunkto1340 °C
Bolpunkto1150 °C
SolveblecoAkvo:reakcias g/L
Sekurecaj Indikoj
RiskojR22 R37 R41 R15 R43 R37/38 [1]
SekurecoS26 S39 S43 S36/37/39 S22 S45 S28
Pridanĝeraj indikoj
Danĝero
GHS etikedigo de kemiaĵoj
GHS Damaĝo-piktogramo
02 – Treege brulema 05 – Koroda substanco
07 – Toksa substanco
GHS SignalvortoDamaĝo
GHS Deklaroj pri damaĝojH261, H302, H317, H318, H335[2]
GHS Deklaroj pri antaŭgardojP231+232, P261, P280, P305+351+338, P422[3]
Escepte kiam indikitaj, datumoj estas prezentataj laŭ iliaj normaj kondiĉoj pri temperaturo kaj premo
(25 °C kaj 100 kPa)

Kalcia cianamido estas senkolora, blanka aŭ cindrokolora (la koloro dependas de la pureco) kemia kombinaĵo kiu reakcias kun akvo kaj estas nesolvebla en etanolo. Ĝi estas volatila ĉe altaj temperaturoj, sublimiĝas sub 1090 °C (sub atmosfera premo) kaj fandiĝas sub troa premo kun nitrogeno ĉe 1340 °C.

Kalcia cianamido malrapide reakcias kun aer-humideco estigante ureon, cianamidon, du-cianamidon kaj amoniakon. Kalcia cianamido uzatas en agrikulturo kiel nitrogenhava sterko. En kemia industrio, kalcia cianamido uzatas en la produktado de cianidoj, guanidinoj kaj vasta variaĵo da organikaj komponaĵoj.

Kalcia cianamido estas toksa substanco kaj ĉefe agadas kiel haŭto- kaj pulmoj-iritanto. Tokseco estas relative malalta sed ĝi pligrandigas kiam kombinita kun alkholo. Agado de la cianamido sekvata per alkoholaj drinkaĵoj kaŭzas seriozan venenadon akompanata de sufokiĝo-senso. Ĉi-specifa toksefiko estas kialo por ke cianamidaj solvaĵoj estas proponataj por uzo en anti-alkoholaj drogoj.

Sintezo

  • Kalcia cianamido estas preparata ekde la kalcia karbido. La pulvora karbido estass varmigita al ĉirkaŭ 1000 °C en elektra forno en kiu la nitrogeno trapasas dum pluraj horoj. La produkto estas malvarmigita sub meditemperaturo kaj ajna nereakciita karbido zorge foriĝas per akvo:
Procezo Frank-Caro por sintezo de kalcia cianamido

CaC2 + N2 CaN=C=N + C

Kalcia karbido estas tre malmola materialo, kaj la muelprocezo okazas en pluraj etapoj. Por ke ne okazu eksplodo-riskon dum la produktado de kalcia cianamido, pro liberigo de la acetilena gaso, la lastaj etapoj de la reakcio proceziĝas sub nitrogena atmosfero. La karbido reduktiĝas al konsistenco de faruno, tre simila al cemento laŭ ŝajno.[4]

Reakcioj

Reakcio 1

Reakcio de kalcia cianamido kun akvo

CaN=C=N + 3 H2O 2 NH3 + CaCO3

Reakcio 2

Reakcio de kalcia cianamido kun akvo

CaN=C=N + 3 H2O Ca(OH)2 + CO(NH2)2

Reakcio 3

Reakcio de kalcia cianamido kun oksigeno

2 CaN=C=N + 3 O2 → CaCO3 + 2 N2

Reakcio 4

Reakcio de kalcia cianamido kun natria karbonato

CaN=C=N + Na2CO3 + 2 C → CaCO3 + 2 NaCN

Literaturo

Vidu ankaŭ

Referencoj

This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.