Kajtopluredro | |
Speco | Aro de kajtopluredroj |
Edra figuro | V3.3.3.n |
Verticoj | 2n+2 |
Lateroj | 4n |
Edroj detale | 2n kajtoj |
Geometria simetria grupo | Dnd |
Propraĵoj | konveksa, edro-transitiva |
Duala | n-latera kontraŭprismo |
La n-kajtopluredro, maldupiramido, kajtoedro, trapezopluredro aŭ trapezoedro estas la duala pluredro de neklina n-latera kontraŭprismo kun regulaj bazoj. Ĝiaj 2n edroj estas kongruaj kajtoj. La edroj estas simetrie lokitaj.
La nomo trapezopluredro estas iluzia ĉar la edroj ne estas trapezoj.
La n-ordo de la nomo ne referenco la edroj de la pluredro sed al ordigo de verticoj ĉirkaŭ la simetriakso. La duala n-kontraŭprismo havas du realajn n-plurlaterajn edroj.
n-latera kajtopluredro povas esti malkomponita en du egalajn n-laterajn piramidojn kaj n-lateran kontraŭprismon.
En tekstoj priskribantaj la kristalajn rutinojn de mineraloj, la vorto kajtopluredro estas ofte uzata por signifi la pluredron sciatan kiel deltosimila dudekkvaredro.
Formoj
Nomo | Bildo | Edroj | Duala pluredro |
---|---|---|---|
Triangula kajtopluredro | ![]() |
6 romboj | okedro (triangula kontraŭprismo) |
Kvarlatera kajtopluredro | ![]() |
8 kajtoj | Kvadrata kontraŭprismo |
Kvinlatera kajtopluredro | ![]() |
10 kajtoj | Kvinlatera kontraŭprismo |
Seslatera kajtopluredro | ![]() |
12 kajtoj | Seslatera kontraŭprismo |
Seplatera kajtopluredro | 14 kajtoj | Seplatera kontraŭprismo | |
Oklatera kajtopluredro | ![]() |
16 kajtoj | Oklatera kontraŭprismo |
Naŭlatera kajtopluredro | 18 kajtoj | Naŭlatera kontraŭprismo | |
Deklatera kajtopluredro | ![]() |
20 kajtoj | Deklatera kontraŭprismo |
Ĉe triangula kajtopluredro la kajtoj estas romboj, do triangula kajtopluredro estas romboedro kaj samtempe paralelepipedo. Ĝi estas kuboj skalita direkte de ĝia spaca diagonalo.
Kubo estas speciala okazo de triangula kajtopluredro kun kvadrataj edroj
La alia speciala okazo de triangula kajtopluredro estas tiu kun romboj kun anguloj de 60° kaj 120°. Ĝi povas esti malkomponita en du egalajn regulajn kvaredrojn kaj regulan okedron. Pro tio ke paralelepipedoj povas kaheligi spacon, do kombinaĵo de regulaj kvaredroj kaj regulaj okedroj povas kaheligi spacon.
Simetrio
La geometria simetria grupo de n-latera kajtopluredro estas Dnd de ordo 4n, escepte de kubo, kiu havas la pli grandan geometrian simetrian grupon Od de ordo 48, kiu havas 4 versiojn de D3d kiel subgrupoj.
La turna grupo estas Dn de ordo 2n, escepte de kubo, kiu havas la pli grandan turnan grupon O de ordo 24, kiu havas 4 versiojn de D3 kiel subgrupoj.
Ekzemploj
- Kristala sistemo de atomoj povas havi en kajtopluredrajn ĉeloj.
- La kvinlatera kajtopluredro estas havanta 10 edrojn pluredro kiu ne estas platona solido kaj kiu estas uzata kiel ĵetpluredro por generi hazardajn nombrojn 0 ... 9 aŭ 1 ... 10.
Vidu ankaŭ
Eksteraj ligiloj
- Eric W. Weisstein, Kajtopluredro en MathWorld.
- Virtualaj realaj pluredroj - la enciklopedio de pluredroj
- VRML modeloj <3> <4> <5> <6> <7> <8> <9> <10>
- Notacio por pluredroj de Conway Provu: "dan", kie n=3,4,5... , ekzemple "dA5" estas kvinlatera kajtopluredro.
- Paperaj modeloj de kvarlatera (kvadrata) kajtopluredro Arkivigite je 2008-10-09 per la retarkivo Wayback Machine