Kajal, hungare Nemeskajal [nemeŝkajal] estas vilaĝo kaj municipo en Slovakio. Ankaŭ alia vilaĝo apartenas al la municipo.

Kajal | |||
---|---|---|---|
![]() | |||
municipo de Slovakio | |||
Administrado | |||
Statuso | Vilaĝo | ||
Lando | Slovakio | ||
Ŝtato | Slovakio | ||
Regiono | Trnava | ||
Distrikto | Galanta | ||
Poŝtkodo | 925 92 | ||
Aŭtokodo | GA | ||
Telefonkodo | ++421-31-.... | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 1 535 (en 2 008) | ||
Loĝdenso | 112 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Koordinatoj | 48°11′00″N 17°47′00″O / 48.183333°N, 17.783333°O (mapo) Koordinatoj: 48°11′00″N 17°47′00″O / 48.183333°N, 17.783333°O (mapo) | ||
Alto | 117 m s.m. | ||
Areo | 14 km² | ||
Horzono | UTC+1 (en somero +2) | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
![]() | |||
Situo
Kajal situas laŭ ĉefvojo Šaľa-Galanta. La lasta urbo troviĝas je 5 km-oj.
Historio
La unua mencio okazis pri la vilaĝo en 1297. Ĝis 1899 la oficiala hungara loknomo estis Kajal, poste ĝi ricevis pli longan nomon pro peto de poŝto. En 1910 laŭ la popolnombrado vivis en Nemeskajal 1457 homoj, (plejparte hungaroj). Ĝis Traktato de Trianon la komunumo apartenis al Hungara reĝlando, al Pozsony (reĝa departemento), al distrikto de Galanta, poste al Ĉeĥoslovaka respubliko. Inter 1938-1945 Nemeskajal rehungariĝis. La unua Arbitracio de Vieno deklaris, ke tiuj komunumoj, kie la hungaroj vivas en majoritato, apartenu al Hungario. Poste Kajal denove apartenis al Ĉeĥoslovakio, ekde 1993 al Slovakio. En 1947 parto de la hungaroj deportiĝis al Hungario, la restintaj hungaroj iĝis senrajtaj laŭ Dekretoj de Beneš. En 2001 vivis en Kajal 1417 homoj, (1004 hungaroj, 358 slovakoj), la junularo povas lerni en hungarlingva lernejo kaj en infanĝardeno.
Vidindaĵoj
Eksteraj ligiloj
Fontoj
- Hungara Vikipedio