Mana kafmuelilo

Kafmuelilo estas aparato por pecetigi aŭ pulvorigi la kafgrajnojn.

La kutima mana mekanika kafmuelilo konsistas el du muelŝtonoj, inter kiuj interspacon oni povas ŝanĝi per speciala ŝraŭbo. Ju pli ŝraŭbita estas la ŝraŭbo, des pli malgranda estas interspaco inter la muelŝtonoj kaj des pli subtila estas muelaĵo. La grajnojn oni enŝutas tra la funelo inter la du muelŝtonoj, el kiuj unu estas firme fiksita, kaj la dua turniĝas pere de tenilo.

En aŭtomataj kafmueliloj plej ofte aplikiĝas du manieroj de muelo de la grajnoj: pere de tranĉiloj kaj pere de muelŝtonoj. Pluraj kafamantoj asertas ke plej bonan kafon oni povas prepari nur el la grajnoj, muelitaj en mana mekanika kafmuelilo, ĉar dum malrapida muelado la grajnoj ne varmiĝas tiom ege kiom en elektra kafmuelilo kaj ne karbiĝas.

Elektra kafmuelilo

La elektraj kafmueliloj, en kiuj anstataŭ muelŝtonoj aplikiĝas tranĉiloj, funkcias laŭ la principo de miksaparato. La grajnoj en ili dispeciĝas per rapide turnanta tranĉil-helico. La elektrokafmuelilo havas du ĉelojn, el kiuj en unu estas instalita elektromotoro, kaj en la alia estas bovlo por enŝuti la grajnojn kun fiksita ĉe la fundo tranĉil-surmetaĵo. En la bovlon oni enŝutas la grajnojn kaj poste muelas ilin depende de necesa grado de la muelo. Tiu maniero de la muelo ne garantias ĝian egalmezurecon, karbigas parton de la grajnoj kaj kutime estas uzata nur en hejmaj kuirejoj.

Sendepende de speco, la kafmuelilon ĉiam necesas purigi disde eroj de antaŭa kafo, kiu, oksidiĝinte, povas malbonigi guston de nova porcio.

Vidu ankaŭ

This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.