Ne konfuzu ĉi tiun artikolon kun Kanabokafejo.

Kafejo estas malgranda restoraciotrinkejo, kie oni servas kafon kaj ĝenerale ankaŭ aliajn trinkaĵojn alkoholaĵajn aŭ ne,kelkaj priservas ankaŭ per manĝaĵojn, aŭ disponigas taggazetojn aŭ ludkartojn, bilardojn aŭ specialajn ludojmaŝinoj konataj sub nomo "kafejaj ludoj".

En multaj kulturoj kafejo estas grava centro de kunigo. Oni iras kafejen por manĝeti, renkontiĝi, ludi, aŭskulti publikan paroladon, legi aŭ verki.

En certaj landoj kafejoj estas lokoj fermitaj, intimaj kien ne rigardeblas de ekstere, en aliaj (ekzemple Francio) ili havas klarajn montrfenetroj kaj dum bona vetero "terasoj", t.e. tabloj kaj seĝoj estas intalitaj sur la trotuaro, eventuale ŝirmitaj de suntendo, kaj tiam estas ofte la plej viglaj kaj pridezirataj partoj de la kafejo.

Historio

Kafejoj ekzistas jam delonge. En Persio, dum la 16-a jarcento oni nomis ilin qahveh-khaneh. En la nuntempa Irano, viroj daŭre renkontiĝas tie, sed sociajn ludojn kaj muzikon anstataŭas plej ofte televidilo.

En Vieno, Aŭstrio, la historio de kafejo ekas per la Batalo de Vieno. Post venko super la turkoj oni prenis la sakojn plenajn je verdaj kafofaboj. La tradicioj de kafejoj en Vieno konserviĝis ĝis hodiaŭ. Post Vieno kafejoj disvastiĝis kaj ekfuroris tra tuta Eŭropo.

Viena Kafejo

En Parizo, komence de la 18-a jarcento, kelkaj kafejoj ludis gravan rolon, ne nur socian sed ankaŭ en la historio de ideoj kaj beletra. Ili interalie estas ligitaj kun la disvoviĝo de ideoj nomitaj "Klerismo" (france philosophie des lumières). Pliaj konataj tiaj kefejoj estis La Regence kafejo Procope (kiu plu ekzisas, sed nur kiel restoracio) Konataj vizitantoj de tiuj kafejoj estis Diderot, D'Alembert, Voltaire, Jean-Jacques Rousseau, ktp ktp En Prago ĉirkaŭ je la komenco de la 20-a jarcento gravis kiel kulturcentro de germanlingvaj intelektuloj Kafejo Arco.

Modernaj kafejoj

Kafejo kaj panejo en Bavario, Germanio

Iaj urboj aŭ kvartaloj estas famaj pro siaj kafejoj.

Ĉenoj

Citaĵoj

"Mi deĉiam spertis amon pri la kafejterasoj, kaj la plej ĉarma bildigo de Paradizo estus al mi kafejteraso el kiu oni neniam forirus." (Alphonse Allais)

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj

  • UNESKO-Kuriero en Esperanto "Pri Kafejoj kiel miksaĵoj de kulturoj"
    • Enhavo pei kafejoj, Miksaĵoj de kulturoj
      • Lokoj de renkontiĝoj kaj civitaneco, Jean-Michel Djian
      • La bonaeraj kafejoj, protektitaj heredaĵoj, Natalia Páez
      • “Tria ejo”: Vera spaco por urbanoj, Ray Oldenburg kaj Karen Christensen
      • Turka kafo, ne nur trinkaĵo sed kulturo, Fulya Ozerkan
      • Tsinari, postrestaĵo de la otomana pasinteco de Tesaloniko, Meropi Anastassiadou
      • Etiopio, la hejmlando de kafo, Éloi Ficquet
      • Eta lukso renkontas egan sukceson en Korea Respubliko, Sooyoung Oh
      • “Kafejoj estas kataliziloj de sociebleco”, Intervjuo kun Pierre-Emmanuel Niedzielski
      • Liber’Thé, kovejo de civitaneco en Tunizo, Frida Dahmani
  • tipa parzia kafejo Procope
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.