Kaduno | |||
---|---|---|---|
| |||
urbo • urbego | |||
Administrado | |||
Statuso | Urbo | ||
Lando | Niĝerio | ||
Ŝtato | Kaduno | ||
Fondita | 1913 | ||
Retpaĝaro | http://www.kadunastate.gov.ng/ | ||
Politiko | |||
Urbestro | Mohammed Namadi Sambo | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 1 512 000 ([1]) | ||
Loĝdenso | 1 764 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 10° 31′ N, 7° 26′ O (mapo)10.5230555555567.4402777777778Koordinatoj: 10° 31′ N, 7° 26′ O (mapo) | ||
Alto | 250 m [+] | ||
Areo | 3 080,0 km² (308 000 ha) | ||
Horzono | +1 | ||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Kaduna [+] | |||
Kaduno estas milionurbo kaj universitata urbo en Niĝerio. Ĝi estas ĉefurbo de Kaduno ŝtato[2] kaj enhavas 1 512 000 loĝantojn.[1]
La simbolo de Kaduno estas la krokodilo.
Geografio
Kaduno situas en valo de rivero (same tiel nomata Kaduna) en nord-centra parto de la lando. Islamanoj vivas plejparte en la norda urboparto kaj kristanoj en la suda urboparto. Kano (urbo) troviĝas je 220 km-oj.
Historio
Kaduno estis fondita fare de la britoj en 1913 kaj iĝis regiona ĉefurbo inter 1917-1967. En 2000 religia tumulto okazis, sekve almenaŭ mil homoj mortis. Post 2 jaroj denove okazis tumulto, tiam diversaj preĝejoj kaj hoteloj estis bruligitaj kaj ankaŭ tiam homoj mortis. En 2009 ankaŭ tiu urbo gastigis la futbalan mondĉampionecon.
Ekonomio
Kaduno estas industria centro, kie oni produktas teksaĵojn, maŝinojn, ŝtalon, aluminion kaj kemiaĵojn.
Trafiko
Kaduno havas 2 flughavenojn, ĉefvojon kaj en 2009 fervojo konstruiĝis inter Abuĝo-Kano, kiu trairas Kadunon.
Vidindaĵoj
- katedralo omaĝe al Sankta Jozefo
- moskeoj
- Stadiono Ahmadu Bello de 1964
Referencoj
- 1 2 Online Nigeria (29-a de januaro 2003). People, Population and Settlement (angle). Arkivita el la originalo je 2009-05-21. Alirita 15-a de novembro 2009.
- ↑ Encyclopædia Britannica. Kaduna (angle). Alirita 15-a de novembro 2009.