Kadenco (de lat.-it.: cadere = fali) estas en muziko sinsekvo de akordoj rilatigita sur bazotonalo (toniko). Diference al ajna akordsinsekvo (progresio) kadenco estas kutime sinsekvo de gamopropraj akordoj, kiu baziĝas sur ĉerta intervala ŝablono.
En la harmoniscienco kadenco estas sinsekvo de akordgrupo (sonogrupoj) de toniko (baza sono, trankvilpozicio) al toniko. Se la dominantfunkcio (finturno) estas (harmonia, metrika aŭ tonala) stato mala al la trankvilpozicio, ĉiu kadenco do komencas en trankvilpozicio kaj etendiĝas ĝis la venonta trankvilpozicio. Kio okazas intere, plejofte estos difinenda (laŭ la klasika muzikteorio) kiel „mala al la trankvilpozicio“. Por la unuopaj voĉoj ene de la sonoj ekzistas aldone kontrapunktaj reguloj, kiel ili estas kondukendaj al la venonta akordo. La vera kadenco estas la plej grava. Ĝi enkondukas la epokon de harmonie koncipita muziko kaj montriĝas je ties fino kiel plej stabila kaj vivipova faktoro. En la malfruromantisma muziko, en kiu la toniko jam dum longaj strekoj estas forlasita, ĝia modelo tamen ankoraŭ estas klare ekkonebla en la interligo de akordoparoj.
Fina kadenco
Formoj
Kontrapunkto
Historiaĵoj
Kontrapunkta normo
Akompanado de kantoj
Muzikteorio
Literaturo
- Lars Ulrich Abraham, Harmonielehre. Der homophone Satz, 2 Bde., Laaber Verlag, ISBN 3-872-52044-X (vormals Musikverlag Hans Gerig, Köln 1969, erschienen)
- Diether de la Motte Harmonielehre, dtv, München 2004, ISBN 3-423-30166-X
Vidu ankaŭ
Eksteraj ligiloj
- Harmonielehre der Kadenz Arkivigite je 2010-11-25 per la retarkivo Wayback Machine
- Beispiel einer Kadenz als Musikstück
- Die Stimmführung in der Kadenz
- Online-Tutorial zur Kadenz (musiktheorie-aktuell.de)