Kabineto de Usono | ||
---|---|---|
registara organizaĵo | ||
Jurisdikcio | Usono | |
Lando | Usono | |
Partoprenanta | Vicprezidento de Usono • usona ministro pri eksteraj rilatoj • Usona ministro pri defendo • Ĝenerala Advokato de Usono • Usona ministro pri enlandaj aferoj • Usona Ministro pri Agrikulturo • Usona ministro pri komerco • Usona ministro pri laboro • United States Secretary of Health and Human Services • United States Secretary of Housing and Urban Development • United States Secretary of Transportation • Usona ministro pri energio • United States Secretary of Education • United States Secretary of War • United States Secretary of the Army • United States Secretary of the Air Force • United States Secretary of the Navy vd | |
Dum | 4-a de marto 1789 - nuntempe | |
Retejo | Oficiala retejo | |
La Kabineto de Usono (angle Cabinet of the United States) konsistas el la plej altrangaj sekretarioj en la Federacia Registaro de Usono.
La ekzisto de la Kabineto datiĝas de la prezidentado de Georgo Vaŝingtono, kiu nomis kvarpersonan kabineton (Sekretario de Ŝtato Thomas Jefferson; Sekretario de la Trezorejo Alexander Hamilton; Sekretario de Milito Henry Knox; kaj Ĝenerala Advokato Edmund Randolph) por konsili kaj helpi lin pri liaj taskoj.
Ministroj estas nomumitaj de la Prezidanto de Usono kaj konfirmitaj de la Usona Senato. Krom la Ĝenerala Advokato (kaj antaŭe la Poŝtestro), ili ĉiuj ricevas la titolon Secretary ("Sekretario"). Kvankam la Senato devas konfirmi ilin por ministriĝi, ili servas laŭ la volo de la prezidento, kaj li povas eksigi ilin sen ies permeso.
Membroj
La nuna Kabineto konsistas el jenaj 22 membroj: (Laŭ rango de ministroj)
Vicprezidanto kaj Plenumaj sekretarioj
- Vicprezidanto de Usono (angle Vice President)
- Usona Sekretario de Ŝtato (angle United States Secretary of State)
- Usona Sekretario de la Trezorejo (angle United States Secretary of the Treasury)
- Usona Sekretario de Defendo (angle United States Secretary of Defense)
- Ĝenerala Advokato de Usono (angle United States Attorney General)
- Usona Sekretario de la Internaĵo (angle United States Secretary of the Interior)
- Usona Sekretario de Agrikulturo (angle United States Secretary of Agriculture)
- Usona Sekretario de Komerco (angle United States Secretary of Commerce)
- Usona Sekretario de Laboro (angle United States Secretary of Labor)
- Usona Sekretario de Sano kaj Homaj Servoj (angle United States Secretary of Health and Human Services)
- Usona Sekretario de Domigo kaj Urba Disvolvigo (angle United States Secretary of Housing and Urban Development)
- Usona Sekretario de Transporto (angle United States Secretary of Transportation)
- Usona Sekretario de Energio (angle United States Secretary of Energy)
- Usona Sekretario de Edukado (angle United States Secretary of Education)
- Usona Sekretario de Veteranaj Aferoj (angle United States Secretary of Veterans' Affairs)
- Usona Sekretario de Hejmlanda Sekureco (angle United States Secretary of Homeland Security)
Kabinetaj membroj
- Stabestro de la Blanka Domo (angle White House Chief of Staff)
- Komerca Reprezentanto (angle Trade Representative)
- Direktoro de Nacia Inteligenteco (angle Director of National Intelligence)
- Ambasadoro al Unuiĝintaj Nacioj (angle Ambassador to the United Nations)
- Direktoro de la Oficejo pri Administrado kaj Buĝeto (angle Director of the Office of Management and Budget)
- Direktoro de Centra Inteligenteca Agentejo (angle Director of Central Intelligence Agency)
- Agentejestro pri Media Protektado (angle Administrator of the Environmental Protection Agency)
- Administranto de la Malgranda Negoca Administracio (angle Administrator of the Small Business Administration)