Kabineto Tildy | ||
---|---|---|
registaro de Hungario | ||
Jurisdikcio | Hungario | |
Lando | Hungario | |
Dum | 15-a de novembro 1945 - 4-a de februaro 1946 | |
Antaŭulo | Provizora Nacia Kabineto | |
Sekvanto | Kabineto Ferenc Nagy | |
Kabineto Tildy estis la unua kabineto, kiu ricevis mandaton de la unua baloto post la 2-a mondmilito en Hungario. Ĝi gvidis la landon en la jaroj 1945 kaj 1946 proksimume 3 monatojn.
Historio
En novembro de 1945 tutlandaj balotoj okazis, kie nur 5 partioj rajtis partopreni. La Etbienula Partio venkis (50 %). Nova koalicia kabineto formiĝis el 4 partioj, kie spite la rezulton la komunistoj havis la plej gravan ministerion. Evidentiĝis, ke la vera potenco estas la Ruĝa Armeo, ĝi fidis nur al komunistoj, kiuj venis el Moskvo. Etbienuloj opiniis, ke Ruĝa Armeo hejmeniros, tiun tempon ili atendadas.
La lando daŭre pagis sumojn ĉefe al Sovetunio por kompensi la pli fruan atakon. Tio kaŭzis inflacion. En la frua 1946 oni deklaris respublikon, kies prezidanto estis Zoltán Tildy, tial li ne plu estis ĉefministro.
Listo de membroj
- Zoltán Tildy – ĉefministro (etbienulo)
- Imre Nagy (politikisto) – ministro pri enlandaj aferoj (komunisto)
- János Gyöngyösi - ministro pri eksteraj aferoj (etbienulo)
- Jenő Tombor - ministro pri defendo (etbienulo)
- Ferenc Gordon - ministro pri financo (etbienulo)
- Béla Kovács (ministro) – ministro pri agrikulturo (etbienulo)
- István Ries - ministro pri justico (socialdemokrato)
- Antal Bán – ministro pri industrio (socialdemokrato)
- Ernő Gerő - ministro pri komerco (komunisto)
- Ernő Gerő - ministro pri transporto (komunisto)
- Károly Bárányos - ministro pri publika provizado (etbienulo)
- Erik Molnár – ministro pri publika bonstato (komunisto)
- József Antall (pli maljuna) – ministro pri rekonstruo (etbienulo)
- Dezső Keresztury - ministro pri eduko (nacikamparano)
- Antal Balla (ĵurnalisto) - ministro pri propagando (etbienulo)
- Sándor Rónai – ministro pri komerco kaj kooperativoj (socialdemokrato)
- István Dobi – senpostena ministro (etbienulo)
- Árpád Szakasits – senpostena ministro (socialdemokrato)
- Mátyás Rákosi – senpostena ministro (komunisto)
Fontoj
- hungare
- hungare
- hungare
- Arkivigite je 2015-02-04 per la retarkivo Wayback Machine hungare