Kabineto Lázár | ||
---|---|---|
registaro de Hungario • kabineto | ||
Jurisdikcio | Hungario | |
Lando | Hungario | |
Dum | 15-a de majo 1975 - 25-a de junio 1987 | |
Antaŭulo | Kabineto Fock | |
Sekvanto | Kabineto Grósz | |
Kabineto Lázár estis la sesa registaro post la Hungara revolucio de 1956. Tiu kabineto gvidis la landon inter 1975 kaj 1987 12 jarojn (la plej longe dum la socialismo). Notu bone, ke la partiestro estis samtempe János Kádár, do li mem havis la plenan potencon.
Historio
György Lázár ne estis reformema politikisto, ĝuste tio komformis al Leonid Breĵnev. En tiu periodo trifoje okazis financaj krizoj, tamen preskaŭ nevideble aperis kelkaj ŝanĝoj eĉ reformoj. Jam en 1975 Lázár vizitis papon Paŭlo la 6-a-n, post 2 jaroj eĉ Kádár faris ĝin. (Post 1945 tio estis la unua papa vizito fare de hungara politikisto). En 1978 de la kolĥozoj oni luas jam bienetojn. En 1984 Hungario aliĝas al IMF. En 1984 Margaret Thatcher oficiale vizitis Hungarion.
Listo de membroj
- György Lázár – prezidanto de ministera konsilio (komprenu kiel ĉefministro)
- Mátyás Tímár, István Huszár, György Aczél, János Borbándi, Gyula Szekér, Ferenc Havasi, József Marjai, Lajos Faluvégi (ministro), István Sarlós, László Maróthy, Judit Csehák, Lajos Czinege, Frigyes Berecz – vicĉefministroj (ne ĉiuj kune)
- András Benkei – ministro pri enlandaj aferoj, poste István Horváth (ministro), fine János Kamara
- Frigyes Puja - ministro pri eksteraj aferoj, poste Péter Várkonyi
- Lajos Czinege - ministro pri defendo, poste István Oláh (oficiro), fine Ferenc Kárpáti
- Mihály Korom - ministro pri justico, poste Imre Markója
- Lajos Faluvégi (ministro) - ministro pri financo, poste István Hetényi, fine Péter Medgyessy
- Imre Dimény – ministro pri agrikulturo, poste Pál Romány, fine Jenő Váncsa
- József Bíró (ministro) – ministro pri ekstera komerco, poste Péter Veress
- István Szurdi – ministro pri enlanda komerco, poste Vilmos Sághy, fine Zoltán Juhár
- Ferenc Lévárdi – ministro pri peza industrio ĝis 1971, poste Gyula Szekér
- Pál Simon – ministro pri industrio (foje aparte ministro pri peza industrio, ministro pri metalurgio kaj maŝinindustrio, ministro pri malpeza industrio), intertempe Tivadar Nemeslaki, Jánosné Keserű, István Soltész, Lajos Méhes, László Kapolyi
- Károly Rödönyi - ministro pri transporto, poste Árpád Pullai, fine Lajos Urbán
- Károly Polinszky – ministro pri eduko, foje en aparta ministerio László Orbán (ministro), Imre Pozsgay, Béla Köpeczi
- Emil Schultheisz (ministro) – ministro pri sano, poste László Medve
- László Karakas (1973-1977), Ferenc Trethon (1977-1981) - ministro pri laboro
Fontoj
- hungare
- Arkivigite je 2018-10-12 per la retarkivo Wayback Machine hungare
- hungare
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.