Kabineto Ferenc Nagy | ||
---|---|---|
registaro de Hungario | ||
Jurisdikcio | Hungario | |
Lando | Hungario | |
Dum | 4-a de februaro 1946 - 3-a de majo 1947 | |
Antaŭulo | Kabineto Tildy | |
Sekvanto | Kabineto Dinnyés | |
Kabineto Ferenc Nagy [nadj] estis tiu kabineto, kiu daŭris senŝanĝe politikon de la pli frua Kabineto Tildy en Hungario. Ĝi gvidis la landon en la jaroj 1946 kaj 1947 pli ol jaron.
Historio
En la frua 1946 oni deklaris respublikon, kies prezidanto estis Zoltán Tildy, tial la nova ĉefministro iĝis Ferenc Nagy (politikisto). La lando daŭre pagis sumojn ĉefe al Sovetunio por kompensi la pli fruan atakon. Tio kaŭzis inflacion, la plej grandan en la mondo. Pli granda inflacio okazis, kiam NATO bombardis Jugoslavion. La registaro kreis la novan forinton, kiu faris stabila la ekonomion. Daŭris ankaŭ rekonstruo de la lando (pontoj, vojoj, ktp), same ŝtatiĝo de bankoj, fabrikoj. Senfine anonciĝis planoj, kiuj komencis imiti sistemon de Soveto, Ferenc Nagy antaŭvidis, ke tie Sovetunio ordonas, ne la kabineto. Okazis ekzemple agrikulturan ministron Ferenc Nagy Ruĝa Armeo arestis kaj deportis al Sovetunio, dume la parlamento ne akceptis ĝin. Post konfliktoj Nagy oficiale vojaĝis al Svislando, kie li deklaris, ke li ne plu hejmeniros. La kabineto disfalis, la sekva estis Kabineto Dinnyés.
Listo de membroj
- Ferenc Nagy – ĉefministro (etbienulo)
- Mátyás Rákosi kaj - Árpád Szakasits vicĉefministroj (komunisto/socialdemokrato)
- Imre Nagy (politikisto) – ministro pri enlandaj aferoj, poste László Rajk (komunistoj)
- János Gyöngyösi - ministro pri eksteraj aferoj (etbienulo)
- Jenő Tombor - ministro pri defendo (etbienulo), poste Jenő Tombor, Albert Bartha, Lajos Dinnyés
- István Ries - ministro pri justico (socialdemokrato)
- Ferenc Gordon - ministro pri financo (etbienulo), poste Jenő Rácz (ministro), fine Miklós Nyárádi
- Béla Kovács (ministro) – ministro pri agrikulturo, poste István Dobi, fine Károly Bárányos (etbienuloj)
- Sándor Rónai – ministro pri komerco (socialdemokrato)
- Antal Bán – ministro pri industrio (socialdemokrato)
- Ernő Gerő - ministro pri transporto (komunisto)
- Erik Molnár – ministro pri sano (komunisto)
- Dezső Keresztury - ministro pri eduko (nacikamparano), poste Gyula Ortutay
- Endre Mistéth - ministro pri rekonstruo (kaj laboro)
Fontoj
- hungare
- Arkivigite je 2011-10-15 per la retarkivo Wayback Machine hungare
- hungare