Kabineto Fejérváry | ||
---|---|---|
registaro de Hungario | ||
Jurisdikcio | Hungario | |
Lando | Hungario | |
Dum | 18-a de junio 1905 - 8-a de aprilo 1906 | |
Antaŭulo | Unua Kabineto István Tisza | |
Sekvanto | Dua Kabineto Wekerle | |
Kabineto Fejérváry [fejErvAri] estis la dektria (preskaŭ sendependa) provizora registaro en Hungario depost Aŭstra-hungara interkonsento. Ĝi gvidis la landon malpli unu jaron en laj jaroj 1905 kaj 1906. En la hungara lingvo la kabineto ricevis moknomon „drabant”, kiun vi komprenu trabanto, soldulo, satelito, eskorto. La Kabineto Fejérváry havis tutlandan abomenon.
Historio
Post skandaloj de Unua Kabineto István Tisza tutlandaj balotoj okazis, kies rezulton la reĝo ne akceptis (la kabineta partio malvenkis). Li komence lasis plu funkcii la malnovan kabineton, poste li donis eblecon al Géza Fejérváry kiel provizora kabineto. Ĝi ne havis plimulton en la kabineto. Tiu manovro estis signifa politika krizo de la lando, la kabineto ne havis plimulton, do ĝi faris nenion. En 1906 eĉ la ĝis tiam kabineta-gvidanta partio plene neniiĝis. Fine okazis sekreta pakto inter kortego de Habsburgoj kaj la balotaj venkintoj. Tiuj lastaj daŭris politikadon de Lajos Kossuth, tamen pro la pakto ili retiriĝis, tial sekvis Dua Kabineto Wekerle.
Listo de la membroj
- Géza Fejérváry – ĉefministro, ankaŭ ministro pri reĝaj aferoj
- József Kristóffy - ministro pri enlandaj aferoj
- Géza Fejérváry ministro pri financo (escepte la lastan monaton, tiam Ferenc Hegedűs)
- Bertalan Lányi – ministro pri justico (escepte la lastan semajnon, tiam Gusztáv Gegus)
- Ferenc Bihar – ministro pri defendo
- György Lukács (politikisto) – ministro pri religio kaj eduko (escepte la lastan semajnon, tiam Gyula Tost)
- Endre György – ministro pri agrikulturo (en la unua periodo, poste Artúr Feilitzsch)
- László Vörös – ministro pri komerco
- Stjepan Kovačević senpostena ministro pri Kroatio-Slavonio-Dalmatio